Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/240

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frapas armilojn kaj ostojn de viro preĝanta kaj vane
ŝin peteganta; dum sango el cerbo surkovras vizaĝon.
Antaŭ ŝi, terurigita pro ŝia vidiĝo subita,
700staras la filo de Aŭno, l’ Apeninloĝanto, plej ruza
el Liguranoj, dum al li Fataloj permesis mensogon.
Ĉar li, tuj kiam li vidas ke ia forkuro ne estas
ebla, ke li de reĝino ne povas deturni minacojn,
provas insidon, kaj helpon alvokas de ruza parolo.
705Li do ekdiras: «Ĉu estas tre glore por ino kuraĝa
fidi ĉevalon rapidan? nu, malsupreniru; sur tero,
kontraŭ min venu batali, kaj penu min venki piede.
Tiam vi konos de kiu plej vanta fariĝis espero».
Diris li: sed furioza, premita de akra doloro,
710ŝi komisias ĉevalon, kaj venas egale armita
al li, piede, kun glavo seninga, kun glata ŝildeto.
Tiam junulo, ĝojega pri ruza elpenso, forkuras,
ne prokrastinte; kaj, bridon turninte, li flugas rapide,
flankon ĉevalan senĉese pikante per kalkanumfero.
715« Ha! Ligurano perfida, ŝvelinta de vana vanteco,
vane vi provis malsaĝan rimedon de ruzoj patrujaj:
ne vin insido redonos vivantan al Aŭno trompema».
Tiel ŝi diras; kaj ŝi, pli ol fajro rapida, saltegas,
kure ĉevalon transiras, kaj beston per brido kaptitan
720tuj haltigante, per sango Aŭnida ŝi venĝas insulton.
Nu, akcipitro ne malpli facile, el alta ŝtonego,
fulme rapidas sur blankan kolombon, flugantan en nubo:
birdon kaptitan rabisto disŝiras per akraj ungegoj,
dum el ĉielo elfalas sangpluvo kaj plumoj tranĉitaj.
725Tamen la Patro de dioj kaj homoj ne tiun vidaĵon
indiferente rigardis, sidanta sur alta Olimpo.
Li mem al sanga batalo instigas la ĉefon Tirenan,
Tarkon, kaj lian koleron incitas per akraj pikiloj.
Inter buĉadoj kaj bandoj ardantaj ĉevalon direktas
730tiu ĉi: li batalantojn instigas, per nomo alvokas
ĉiun, kaj persekutitojn reigas al nova batalo.
«Kia timado, Tirenoj senhontaj? ho malkuraĝuloj!
Kial en viajn animojn penetras nun mallaboremo?
Vin forkurigas virino, kaj viajn forpelas korpusojn!