Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/245

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭ okuloj de patroj plorantaj, eksteren puŝitaj
kaj malantaŭe premitaj, unuaj en krutajn fosaĵojn
rulas; aliaj, kolere frenezaj kaj galopegantaj,
890kiel ŝafviroj, sin rompas sur baron malmolan de pordoj.
Sed, instigitaj de vera amego patruja - ĉar ili
vidis Kamilon - patrinoj sin armas por lasta batalo.
Ili el muroj ekĵetas sagegojn: anstataŭ feriloj,
kverkon malmolan uzante kaj stangojn en fajro trempitajn,
895ili batalas antaŭe kaj ardas perei sur muroj.
Dume ĉi tion konigas al Turno, en densaj arbaroj,
Ako: kruela kurjero, ŝi grandan sciigas malvenkon:
«Volska armeo forkuras venkita; pereis Kamilo;
kaj malamikoj kun Marso favora atakis Latinojn,
900venkis, kaj ĉion detruis: ĝis muroj alflugas teruro».
Li furioza - ĉar tion ordonas Jupitra volado -
monton forlasas de li okupitan kaj densan arbaron.
Sed li apenaŭ eliris el monto kaj trafis kamparon,
ĵus, enirinte en intermonteton nun liberigitan,
905Patro Eneo transiras montaron kaj lasas arbaron.
Ambaŭ al muroj rapide aliras kun tutaj armeoj:
kaj interspaco mallonga nur ilin disigas sur vojo.
Kampojn per polvo fumantajn samtempe rekonas Eneo;
kaj malproksime li vidas korpusojn de anoj Laŭrentaj.
910Turno samtempe ĉefanton timindan rekonas Eneon;
ĉar li ĉevalajn spirbruojn jam aŭdis kaj piedirantojn.
Ili tuj neeviteblan komencus kaj provus batalon:
sed subakvigis en maron Iberan jam Febo rozeta
lacajn ĉevalojn; kaj tagon falantan forpelis la nokto.
915ili tendarojn ĉe muro starigas kaj palisarigas.