Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/246

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
KANTO DEKDUA

Turno, vidinte ke anoj Latinaj sub batoj de Marso
falas venkitaj, ke ĉiuj rigardoj al li direktiĝas,
por al li rememorigi promeson, eksentas koleron,
kiu grandigas kuraĝon. Ĉar kiam, en kampoj Penujaj,
5vundis leonon ĉasistoj per frapo danĝera, en brusto,
tiam nur besto preparas armilojn, sur kolon potencan
skuas hararon fiere, sen timo rompegas sagegon
de perfidulo, kaj brue blekegas per sanga buŝego:
tiel en koro de Turno pli kaj pli grandiĝas kolero.
10Tiam li reĝon aliras, kaj freneziĝante parolas:
«Turno ne volas prokraston; ĉar eble ĉi tiuj Eneaj
malkuraĝuloj reprenus parolon kaj ĝin malkonfesus.
Mi ekbatalos. Ordonu piaĵojn kaj ĵuron preparu,
patro. Aŭ mi Dardanidon, Azian migranton, per mano
15sendos Tartaren; - kaj sidos Latinoj por tion rigardi:
tiam mi sola kulpigon de ĉiuj per fero detruos -
aŭ li min venkos; kaj lia edzino fariĝos Lavinjo».
Al li respondis trankvile Latino:
«Juna heroo grandkora, ju pli vi kuraĝe kaj virte
20virojn superas aliajn, des pli mi de saĝo konsilojn
devas aŭskulti kaj ŝancojn batalajn pli zorge pesadi.
Regnon de Daŭno naskinto vi havas, kaj urbojn kaptitajn
iam de vi mem, kaj oron kaj koron de reĝo Latino:
kaj fianĉinojn enhavas Latujo kaj kampoj Laŭrentaj
25tute ŝatindajn pri raso. Permesu ke al vi mi faros
malfacilegan konfeson; kaj tion en koron enigu.
Mian filinon kun iu ajn inter unuaj fianĉoj
min edzinigi permesis nek diaj nek homaj avertoj.
Sed ve! venkita de amo al vi mem, de ligoj parencaj,
30fine de larmoj de kara edzino, mi rompis promesojn,