kaj, rifuzinte edzigon, malpian mi provis militon.
Vi nun ekvidas de kiaj bataloj, de kiaj suferoj,
Turno, mi kaj vi mem estis, de tiu momento, premitaj.
Grave venkitaj dufoje, ni pene en urbo konservas
35lastan esperon Italan; fumiĝas ankoraŭ de sango
Tibra rivero, kaj ostoj vastegan blankigas kamparon.
Kial obstini; kaj kia frenezo min trompus pli longe?
Se, post mortigo de Turno, mi devas akcepti Eneon,
kial mi, kvankam vi vivus, ne tiun ĉesigus militon?
40Kion do dirus Rutulaj parencoj kaj tuta Itala
lando, se mi vin al morto dediĉus, - esperu ke mi nun
tute eraras, - ĉar vi por edziĝo ekpetis filinon?
Ĉu vi militajn forgesis hazardojn? Kompatu grandaĝan
patron, ve! kiun de longe vi lasis malĝojan en urbo
45patra Ardeo». Sed tia parolo koleron de Turno
ne kvietigas; anstataŭ kuraci ĝi lin malsanigas.
Tiam, tuj kiam li povas paroli, li tiel respondas:
«Tiun zorgadon pro vivo, plej bona, forlasu; mi petas.
Ĉar vi min amas, do lasu min famon per morto aĉeti,
50patro: ni scias ĵetegi sagegojn kaj feron per mano
ne tro malforta; kaj ŝprucas sangfluo el niaj vundegoj.
Kaj li ne havos patrinon diinan por lin forkurantan
kaŝi per nubo, dum ŝi malaperas en vanan vaporon».
Dume reĝino, tre terurigita per nova batalo,
55ploris, kaj sian bofilon ardantan mortonta kisadis:
«Turno, per tiuj larmegoj, per granda respekto per kiu
ĉiam vi ŝatis Amaton, de maljunulino mizera
sola espero, de gloro kaj regno Latina subteno
lasta, sur kiun ripozas la savo de domo falanta,
60mi vin petegas, vi kontraŭ Trojanoj forlasu militon.
Kia ajn estos la fino de tiu batalo, ĝi por mi
estos la sama ol por vi; mi vivon forlasos plorindan:
ĉar mi neniam vidados Eneon fariĝi bofilo».
Kiam Lavinjo ekaŭdis ĝemadon patrinan, tuj larmoj
65fluis sur vangoj varmegaj; ardanta ruĝeco okupis
frunton fraŭlinan, kaj fajre trakuris tra bela vizaĝo.
Kiel blankelefantoston sangigas Induja purpuro,
kiel flankigo de rozoj ruĝigas la blankan lilion,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/247
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita