Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/248

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel do ruĝkoloriĝis vizaĝo de virga knabino.
70Turnon tuj amo ardigas: li frunton admiras amatan,
kaj, al batalo pli instigegita, mallonge respondas:
«Ne min malhelpu, mi petas, per signo malbona de larmoj,
kara patrino, tuj kiam de Marso mi provas danĝerojn;
ĉar mi, eĉ kiam mi devus perei, prokrasti ne povas.
75Iru, Idmono; al reĝo Friguja vi portos sendaĵon,
kiu kredeble ne al li tre plaĉos. Do, morgaŭ matene,
kiam Aŭroro ĉiela veturos sur rodoj purpuraj,
li al Rutuloj ne sendu Trojanojn; de ambaŭ nacio
glavoj ripozu; per nia sangverŝo ni finos militon;
80estos gajnita per tiu batalo edziĝo Lavinja».
tiel li diris: kaj tuje li hejmen rapide reiras,
poste venigas ĉevalojn, kaj ĝojas pri ardo ilia:
Oritiio mem ilin donacis al avo Pilumno:
neĝon ĉi tiuj blankece superis kaj venton kurece.
85Ilin ĉirkaŭas zorgistoj, per mano karesa batetas
brustojn fierajn, kaj kolajn hararojn kombadas atente.
Tiam sur ŝultrojn li metas kirason, brilantan per oro
kaj per blanketaj kupraĵoj; samtempe li glavon alligas,
ŝildon kaj kaskon, sur kiu vidiĝas du ruĝaj plumfaskoj.
90Fajra diaĵo potenca forĝadis por Daŭno la patro
tiun ĉi glavon, kaj trempis ĝin ruĝan en Stiksan riveron.
Fine per mano fortika li pezan ekprenas sagegon,
apogiĝantan sur granda kolono, en mezo de ĉambro,
iam kaptitan el forta Aktoro Aŭrunca: ĝin svingas
95Turno, kriante: «Ho lanco, vi kiu neniam min trompis,
mi vin petegas; alvenis momento: de forta Aktoro
iam, de Turno nun, mano vin svingis: permesu do ke mi
korpon renversu kaj boru kirason, per brako fortika,
de duonviro Friguja; ke mi malpurigu en polvon
100harojn kombitajn fervarme, sorbitajn de mirha parfumo».
Tiel li vomas koleron: sur tuta vizaĝo ardanta
flamoj eklumas; kaj ĵetas okuloj minacajn fajrerojn.
Tiel bovviro, komence de sanga batalo, blekegojn
puŝas terurajn: por provi fortecon de kornoj koleraj,
105trunkon de arbo ĝi frapas, per batoj senĉesaj traboras
venton, kaj sablan per hufaj piedoj flugigas amason.