Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/249

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed siaflanke Eneo, armilon vestinte patrinan,
glave ne malpli timinda, de koro incitas koleron:
tamen li ĝojas; ĉar Turna propono ĉesigos militon.
110Li, por konsoli kunulojn kaj filon malĝojan Iulon,
rememorigas Fatalojn, kaj sendas al reĝo latino
virojn, por porti respondon, kaj leĝojn de paco konigi.
Tago sekvanta apenaŭ ekverŝis sur supron de montoj
helon; kaj sunaj ĉevaloj el mara profundo ĉielon
115eksupreniris, por lumon el nazoj rivere blovadi,
kiam Trojanoj kaj viroj Rutulaj, ĉe urbaj remparoj,
kampon mezure preparas, por la dubatalo estonta.
Staras fajrujoj kaj herbaj altaroj por dioj komunaj,
meze de loko: jen akvon jen fajron aliaj alportas:
120ilin togetoj survestas, kaj kronas branĉetoj verbenaj.
Tiam aliras legio Aŭzona: dum ĝiaj korpusoj
sagoarmitaj transpasas pordegojn, de ĉie rapidas
skadroj Tirenaj kajTtrojaj, diversajn portante armilojn.
Ĉiu, kovrita de fero, kredigas ke Marso lin vokis
125por batalado kruela. En mezo de tiuj armeoj,
ĉefoj flugetas, vestitaj purpure kaj ore brilantaj:
Asaracido Mnesteo, kaj flanke Asilo kuraĝa,
poste la ĉevaldresanto Mesapo, Neptuna naskito.
Estas donita signalo: tuj tiu, interne de limoj,
130lancon enpuŝas en teron, kaj ŝildon malligas el brako.
Tiam scivolaj patrinoj kaj tuta popolo senarma,
kaj maljunuloj malfortaj, sur turojn, sur domajn tegmentojn,
are surrampas, dum staras aliaj ĉe altaj pordegoj.
Tamen Junono sur monton, hodiaŭ nomatan «Albano»
135(tiam ĝi havis nek nomon nek gloron nek faman honoron),
haltis: unue ŝi kampon rigardis militan, kaj poste
ambaŭ Laŭrentan kaj Trojan armeon, kaj urbon Latinan.
Tiam diino subite parolas al Turna fratino,
kiu diine prizorgis pri marĉoj kaj bruaj riveroj:
140pro virgineco rabita ĉi tiun honoron donacis
al ŝi potenca Jupitro, la reĝo de lokoj eteraj.
“Nimfo, glorego de fluoj riveraj, kaj al mi karega,
inter virinoj Latinaj, ve! kiujn Jupitro grandkora
en malfidelan kuŝejon kondukis, vi scias ke ĉiam