145mi vin tre ŝatis, kaj vole loĝigis en domon ĉielan;
nun malfeliĉon ekkonu, Juturno, kaj ne min kulpigu.
Ĉiam, dum ŝajnis toleri fataloj, dum Parkoj permesis
ke prosperadu Latujo, mi Turnon kaj muron protektis.
Sed nun mi vidas junulon kurantan al malaj Fataloj:
150malamikema potenco alvenis kaj tago de Parkoj.
Tian duelon kaj ligon hontindan mi vidi ne povas.
Se vi kuraĝus al frato kunhelpon alporti pli certan,
iru, klopodu: kaj eble pli bonaj alvenos aferoj».
Tion aŭdinte, Juturno ploregas ĉagrene, kaj poste
155bruston belegan trifoje kvarfoje ŝi frapas per pugno.
«Tempo ne estas por ploroj, respondas Junono; rapidu;
fraton per kio ajn rimedo rapide eligu el morto;
ree militon naskigu prefere; kaj ĵuron disrompu:
ĉion mi al vi permesas». Ŝi, tiel dirinte, ŝin lasis
160tute necertan, en koro boritan de vundo malĝoja.
Dume aliras la reĝoj: Latino, kun brila kortego,
sur kvarĉevala kaleŝo veturas; kaj zonas tempiojn
dekdu radioj orataj, sur krono lumantaj; de suno,
lia prapatro, emblemo. Sur dublankĉevala kaleŝo
165Turno postiras, streĉante du sagojn de fero armitajn.
Poste Eneo la patro, radiko de raso Romana,
lume brilanta sub ŝildo ĉiela kaj diaj armiloj;
flanke Askano, alia espero de Roma grandeco,
kune forlasas tendaron. Vestita de togo purega,
170pastro alportas porkidon kaj idon lanhavan de ŝafo;
kaj li kondukas brutaron al sanktaj altaroj brulantaj.
Reĝoj direktas okulojn al loko leveja de suno,
salan tritikon disŝutas sur fruntojn de bestoj, malgrandan
tranĉas harfaskon kaj verŝas trinkaĵojn sur sanktajn altarojn.
175Tiam la pia Eneo eltiras ferglavon, kaj preĝas:
«Suno, mi vin atestigas; mi same vin kore alvokas,
Tero, pro kiu mi tiom toleris da gravaj suferoj;
kaj vin, Jupitro potenca; vin same, idino Saturna,
nun pli favora, mi tion esperas; vin, Marso famega,
180kiu laŭ via volado direktas militojn: kaj same
mi vin alvokas, Riveroj kaj Fontoj, diaĵoj loĝantaj,
unuj en alta ĉielo, aliaj en maro lazura.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/250
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita