Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/251

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tion mi ĵuras: se Turnon venkantan favoras Fataloj,
urbon Evandran ektrafos venkitoj por tien sin fiksi;
185landon Aŭzonan Iulo forlasos; neniam Trojanoj
glavon reprenos, nek tiun kamparon per fero rabados.
Sed aliparte se Marso per venko favoras Trojanojn,
- tian esperon mi havas: ĝin dioj bonvolu certigi, -
mi ne intencas ke lando Itala obeu Trojanojn;
190ne por mi sceptron mi petas: sed gentoj neniel venkitaj
ambaŭ, sub leĝoj egalaj, sin ligos per ĵuro eterna.
Ritojn mi donos kaj diojn; armilojn kaj povon kutiman
mia bopatro Latino konservos; Trojanoj konstruos
miajn remparojn, sed nomon al urbo donados Lavinjo».
195Tiel komencas Eneo kaj poste Latino daŭrigas;
li ekrigardas ĉielon kaj manojn prezentas al astroj:
«Samajn diaĵojn mi prenas ateste, Eneo, vin, Tero,
Marso kaj astroj, Latonaj naskitoj, kaj Ĵano dufrunta,
kaj vin, diajoj Inferaj, sanktejo de Dito timinda:
200patro, min aŭdu, vi; kiu per fulmo sankcias ĵuradojn;
mi atestigas ĉi tiujn altarojn, kaj ilin mantuŝas:
tiun ĉi pacon kaj ligon neniam ekrompos Italoj,
kio ajn povos alveni; nenia potenco fleksigos
mian voladon; nek kiam eĉ teron faligus en maron
205superakvego, eĉ kiam Tartaren ekfalus ĉielo;
tiel ja vere ke tiu ĉi sceptro (okaze li mane
portis ĝin) donos neniam branĉetojn, foliojn kaj ombron.
Iam ĝi estis arbeto; sed kiam el trunko patrina
fero ĝin tranĉis, de tiu momento hararon kaj brakojn
210tutajn ĝi perdis: per kupro brilanta ĝin bele ornamis
mano artista, por ke ĝin portadu la reĝoj Latinaj».
Inter si ili per tiuj paroloj certigis ĵuradon,
antaŭ kaj meze de ĉefoj precipaj: kaj poste en flamojn
oni, laŭ rito, ekbuĉas brutaron, kaj aĵojn intestajn
215vivajn elŝiras; dum karnoj en vazoj plenigas altarojn.
Tamen ĉi tiu batalo de longe al anoj Rutulaj
ŝajnas maljusta; kaj korojn agitas diversaj movadoj.
Ili certigas ke fortoj de ambaŭ ne estas egalaj.
Timo grandiĝas, tuj kiam aperas, marŝante silente,
220Turno: li, antaŭ altaroj preĝante, mallevas okulojn,