Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/252

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

montras palecon de vangoj kaj tremon de korpo junula.
Kiam Juturno fratino ekvidas ke anoj pli kaj pli
laŭte murmuras, ke sentoj iliaj senĉese ŝanĝiĝas,
mezen de aro ŝi iras, kaj ŝajnon ekvestas Kamertan.
225Estis ĉi tiu tre glora per avoj, naskita de patro
fame kuraĝa kaj virta, kaj li mem tre lerta batale.
Ŝi, artifika kaj ruza, sin ŝovas internen de vicoj,
semas inside diversajn pripensojn, kaj tiel parolas:
«Ĉu vi ne hontas, Rutuloj, vidante ke unu nur riskas
230vivon por ĉiuj aliaj? Ĉu nombre kaj forte ni ĵus ne
estas egalaj? Jen estas Trojanoj kaj viroj Arkidaj,
kaj, insultitaj de Turno, Etruskoj, Fatalaj armeoj:
kontraŭ du viroj Latinaj ĉi tiuj ja estas nur unu.
Gloro ĝis dioj aliros de tiu ĉi kiu por niaj
235sanktaj altaroj sin donos; kaj famo tra buŝoj flugados.
Ni, senigitaj je lando patruja, obeos humile
estrojn potencajn; ĉar senenergiaj ĉi tie ni sidas».
Koron de bravaj junuloj flamigas ĉi tiuj paroloj:
pli kaj pli inter longvicoj glitiĝas murmuro konfuza:
240estas ŝanĝitaj Latinoj kaj same urbanoj Laŭrentaj:
antaŭ nelonge ĉi tiuj deziris ripozon kaj finon
de bataladoj, nun ili ekpetas armilojn, postulas
rompon de ĵuro, kaj sorton maljustan de Turno kompatas.
Sed al ĉi tiu trompaĵo aldonas alian Juturno.
245Ŝi en ĉielo vidigas miraklon: devige ŝi devis
korojn Italajn konfuzi, kaj trompi per signo mensoga.
Bruna birdego Jupitra flugadis tra ruĝa aero,
persekutante birdetojn de bordo; plenfluge forflugis
aro bruanta: subite, falinte sur ondon, rabisto
250cignon ekkaptas belegan per akraj piedoj ungegaj.
Tiun vidaĵon atentas Italoj: tuj tuta birdaro
ne plu forkuras, sed haltas, kriadas, - mirinda vidaĵo! -
kaj mallumigas per plumoj eteron, kaj, nubon farinte,
al malamiko rapidas: sed aglo, venkita de multo,
255kaj lacigita de ŝarĝo, akiron el ungoj ellasas:
ĝi en riveron refalas; dum aglo rapidas al nuboj.
Tiam Rutuloj miraklon salutas per krioj sennombraj:
ili ekprenas armilojn; dum diris Tolumno diveno: