Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/254

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Varman kadavron ĉirkaŭas Italoj kaj ĝin senvestigas.
Nun sur altaro karbaĵon preninte brulantan, Koriso
flamon submetas sub buŝon kriantan de forta Ebuso,
300kiu por frapi alkuris: dum barbo tre longa flamiĝas,
malbonodore fumante, Koriso, per mano maldekstra,
de surprizita Ebuso ekprenas hararon, kaj, bruston
lian genue premante, lin tenas senmova sur tero;
poste li flankon per glavo traboras. Sed Podalirio
305vidas ke Also paŝtisto klopodas en vico unua;
li do lin sekvas kun glavo minaca kaj nuda: sed tiu
tuj sin returnas, hakilon sublevas, kaj frunton disrompas
ĝis la mentono, dum sanga rivero ruĝigas armilojn.
Pezas sur liaj palpebroj kruela ripozo kaj dormo
310fera; kaj fine fermiĝas okuloj por nokto eterna.
Tamen pia Eneo du manojn prezentis senarmajn,
kapon sen vesto, kaj siajn kunulojn alvokis per krioj:
«Kien vi kuras? de kie devenas subita malamo?
Ho! kvietigu kolerojn. Jam oni akceptis ĵuradon;
315oni redaktis kondiĉojn; laŭ ĝi mi nur devas batali.
Lasu min sola, kaj timon forpelu; mi forte per glavo
ĵuron sigelos; ĉar Turnon nur al mi promesis divenoj».
Tiel li kriis: sed kiam li tiel parolis, ĵus sur lin
sago, fluganta per plumoj, siblante, sin rekte direktas.
320Kiu fortaĵo kaj mano ĝin ĵetis? Nu! oni ne scias.
Kiu favoris Rutulojn per tia glorego? Ĉu dio?
Eble hazardo? Sed famo silentis pri tia fariĝo:
kaj fanfaronis neniu pri vundo al granda Eneo.
Turnon, tuj kiam li vidas ke kampon Eneo forlasis,
325ke ŝanceliĝas la ĉefoj, ardigas espero subita.
Tiam li petas armilojn kaj same ĉevalojn, per salto
ĉaron fiere eniras, kaj bridojn ekprenas en manoj.
Multajn kaj fortajn armitojn flugante li sendas al morto,
virojn renversas sennombrajn, traboras per ĉaro korpusojn
330tutajn, kaj al forkurantoj sagegojn resendas kaptitajn.
Kiel sur bordoj glaciaj de Hebra rivero, Mavorso
la sangavida rapidas; sur ŝildo frapante, ardantajn
dio milita kondukas ĉevalojn tra kampo senfina:
pli ol Zefiro, ol Noto, ĉi tiuj forflugas: ĝemadas