335Tracaj landlimoj sub hufoj frapantaj; dum Ruzoj, Koleroj,
Timo je frunto palega, kunuloj de dio, kuniras.
Tiel, en mezon batalan, ĉevalojn pro ŝvito fumantajn
Turno timinda ekscitas: dum li malamikojn insultas
tere buĉitajn, sur hufojn rapidajn ŝprucadas fluado
340ruĝa, kaj sablo piede premita de sango sorbiĝas.
Jam li proksime Stenelon, Tamiron mortigis, kaj Falon
de malproksime, kaj de malproksime du idojn Imbrasajn,
Glaŭkon kaj Ladon. Ja ili, de patro Imbraso nutritaj
iam en lando Licuja, similajn survestis armilojn,
345ĉu por batali, ĉu por preteriri per rajdo ventblovojn.
Sed aliloke tra mezo batala trakuris Eŭmelo,
filo kuraĝa kaj fama batale de Dolo antikva.
Havas li nomon de avo, sed koron kaj brakon de patro,
kiu, ĉar iam li volis Danaan spioni tendaron,
350kiel premion, kaleŝon Aĥilan ekpeti kuraĝis.
Tian por pagi pretendon, alian salajron Tidido
donis, kaj tiam ĉevalojn Aĥilajn li ne plu deziris.
Turno, tuj kiam li de malproksime lin vidas en kampo,
sagon ekĵetas malpezan kaj viron negrave vundetas,
355ĉarajn ĉevalojn haltigas, en ĉaron saltegas, kaj poste,
duonmortanton preminte kuŝantan, piedon sur kolon
forte apogas, el mano tiregas ferglavon, armilon
funden de gorĝo enpuŝas brilantan, kaj fine ekkrias:
«Kiun batale vi rabis, Trojano, jen estas kamparo:
360landon Hesperan nun korpo mezuru: jen kiel mi pagas
iun ajn kiu atakos min: tiel li muron konstruos».
Poste, per frapo de glavo, kunulon li buĉas Asbuton,
kaj Tersilokon, Kloreon, Sibaron, dareton, Timeton
renversiĝintan sur kolon de lia ĉevalo falinta.
365Tiel do, kiam ventego Borea el alta Edono
blovas sur maron Egean, ondegoj rapidas al bordoj:
ilin puŝegas blovadoj; kaj nuboj ĉiele forkuras:
tiel por Turno: ĉar, kien ajn vojon li tranĉas, korpusoj
cedas, kaj skadroj rapidas returnen: dum movo forportas
370ĉaron, venteto kontraŭa plumfaskon agitas flugantan.
Sed, indignanta pri tia kuraĝo, Fegeo kolere
antaŭ kaleŝon sin ĵetas; kaj, bridon kaptinte, fortege
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/255
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita