Mano ĉevalojn rapidajn per buŝo ŝaŭmanta deturnas.
Dum li trenita pendiĝas sur ledaj jungaĵoj, atingas
375lanco lin malprotektitan, duoblan maŝaĵon kirasan
forte disŝiras, kaj supron de korpo malgrave tuŝetas.
Tiam, de ŝildo kovrita, al Turno li sin ekreturnas,
pinton de glavo prezentas, kaj krie petegas helpadon.
Sed, li per rodoj kaj aksoj rapide turnantaj sur teron
380estas ĵetita: li falas. Tuj Turno rapidas, lin frapas
inter malsupro de kasko kaj supro de fera kiraso,
kapon el ŝultroj ektranĉas, kaj trunkon forlasas sur sablo.
Dume, dum Turno venkanta mortigojn disverŝas tra kampoj.
pian Eneon kuniras Mnesteo, fidela Akato,
385juna Askano, kaj lin sangkovritan kondukas al tendoj,
dum li sur longan sagegon marŝadon apogas necertan.
Malpacience li lignon de sago en vundo rompitan
penas tiregi, kaj helpon ekpetas rapidan, eĉ tujan:
«Nu, plilarĝigu per glavo vundtruon; kaŝejon de sago
390zorge esploru profundan; kaj min al batalo redonu».
Jam sin prezentis Japiso, pli kara al Febo ol ĉiuj,
filo de Jaso: ĉar tiun ĉi viron Apolo tre amis,
iam li al li plezure proponis donacon de artoj
siaj, ĉu divensciencon, ĉu citron; ĉu sagojn rapidajn.
395Sed li, volante de patro malsana daŭrigi vivadon,
koni pli amis potencon de herboj kaj arton kuracan,
kaj profesion sengloran senfame praktiki preferis.
Sin apogante sur lancon staradis Eneo kolera,
ne kortuŝita de larmoj; dum lin ĉirkaŭadis junula
400aro: kaj filo malĝoja Iulo. Sed la maljunulo,
kiu, laŭ modo Peona, ĝis zono refaldis vestaĵon,
vane per mano, per povo kuraca de herboj Apolaj,
penas ekmovi sageton; li vane per fingroj ŝancelas
feron, kaj provas ĝin tiri el vundo per forta prenilo.
405Estas trovata neniu rimedo; ne donas Apolo
ian konsilon; kaj tamen pli kaj pli grandiĝas en kampoj
granda teruro, kaj alproksimiĝas danĝero. Jam polvon
vidas Trojanoj; rajdistoj alkuras en mezon de tendoj,
densan pluvigas sagaron; ĝis nuboj aliras plendadoj
410de batalantaj junuloj, sub frapoj de Marso falantaj.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/256
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita