Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/257

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam Venuso, tuŝita de filaj suferoj maljustaj,
tuj ekkolektas, sur Ida montaro de Kreto, diktamnon,
kiu prezentas kotunajn foliojn kaj floron purpuran.
Tiun kreskaĵon tre konas sovaĝaj kaprinoj, tuj kiam
415ilin vundegis en dorso pikiloj de sagoj flugilaj.
Do, ĉirkaŭinte vizaĝon de nubo malluma, Venuso
ĝin tuj alportas, en akvon de vazo brilanta ĝin ŝutas,
poste, por en ĝin potencon sorbigi sekretan, ĝin miksas
kun ambrozio saniga kaj kun panaceo odora.
420Vundon per tiu akvaĵo kuracas maljuna Japiso,
ne ĝin konante: tuj akra odoro subite el korpo
tute forkuras; kaj haltas sangfluo el vundo profunda.
Sago, per mano tirita eliras sen ia penado;
fine eksentas Eneo ke fortoj malnovaj revenis.
425« Donu arrnilojn al viro rapide; vi kion atendas?
krias Japiso, lin al malamiko unua puŝante:
tian sanigon nek homaj rimedoj nek arto kuraca
faris, Eneo; vin mia scienco neniel utilis:
dio nur povis; kaj li vin alsendas al grandaj agadoj».
430De batalado avida, li krurojn enfermas en oron,
arde klopodas, malbenas prokrastojn kaj lancon ekprenas,
kiam al flanko li ŝildon alligis kaj vestis kirason,
tiam, sur bruston per brakoj armitaj li premas Askanon,
kaj, lin kisinte per rando de lipo, pro kasko ĝenanta,
435diras: «Nur virton kaj veran kuraĝon mi al vi konigos,
filo, aliaj sukceson. Hodiaŭ vin en bataladoj
tiu ĉi mano protektos, kaj donos premion de venko.
Kaj, post nelonge, tuj kiam virigos vin aĝo matura,
tiujn memoru parolojn: kaj koron altigu ekzemple
440patro Eneo kaj eble memoro de onklo Hektoro».
Tiel li diris: kaj poste li pordon fiere transpaŝas,
grandan sagegon en mano svingante: rapidas samtempe,
densajn korpusojn ĉefante, Anteo kaj brava Mnesteo.
Tuta armeo eliras el tendoj: kaj polvo blindiga
445kampon plenigas, dum tero frapita tremadas sub paŝoj.
Turno, sur alta monteto, lin vidis kontraŭe venantan,
same lin anoj Aŭzonaj; glacia teruro profunde
ostojn trakuris. Sed, antaŭ aliaj Juturno Latinojn