Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/258

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭdis, rekonis bruegon, kaj terurigita forkuris.
450Flugas Eneo, kaj skadrojn tra kampo rapide kondukas,
kiel nubaro, vomanta ventegon, tra maroj rapidas,
por sin ĵetegi sur teron; ĝin de malproksime vidinte,
tremas plugistoj en koroj; ĉar ĝi ruinigos arbarojn,
riĉajn detruos rikoltojn, kaj ĉion per frapo disĵetos:
455antaŭ ĝi ventoj flugegas kaj batas bruege marbordon.
Tiel la ĉefo Retea kondukas soldatojn al viroj
kontraŭstarantaj: kaj ĉiuj armitoj sin dense kolektas.
Pezan Oziron Timbreo traboras per glavo kruela;
buĉas Arketon Mnesteo, Epulon kuraĝan Akato,
460poste Ufenson Giaso: pereas Tolumno mem pastro,
kiu unua al kontraŭstarantoj ekĵetis sagegon.
Krioj sonadas tra vasta ĉielo: kaj vice Rutuloj
repuŝegitaj forkuras tra polvo, kaj dorson prezentas:
sed li malŝatas falintojn kaj ilin ne volas mortigi,
465nek persekuti, eĉ tiujn ĉi kiuj atendas kuraĝe,
kaj sur lin ĵetas sagegojn; ĉar Turnon, tra densa mallumo,
li nur serĉadas, lin por batalado nur arde petegas.
Tamen, frapita de timo, Juturno la virovirino,
veturigiston de Turno, Metiskon, en mezon de bridoj
470ĵetas, kaj lin, el timono falintan, forlasas sur kampo.
Tiam ŝi lin anstataŭas, kaj, bridojn preninte lasitajn,
voĉon de viro ŝajnigas, kaj korpon, kaj fine armilojn.
Kiel la nigra hirundo, tra domo de mastro riĉega
flugas, kaj murojn de korto profunda flugile tuŝetas,
475etajn nutraĵojn serĉante por idoj blekantaj en nesto:
ĝia kriado sonigas ĉu larĝajn pordejojn, ĉu marĉojn,
en ĉirkaŭaĵoj kuŝantajn: do tiel Juturno ĉevalojn
tra malamikoj kondukas: kaleŝo, rapide fluganta,
ĉion premegas: ĉi tien ŝi fraton vidigas, kaj poste
480tien, batalon evitas, kaj kuras senvoje tra kampo.
Dume Eneo, laŭ tordaj kurbiĝoj de vojo malrekta,
Turnon alsekvas, kaj, tra batalantoj lin persekutante,
laŭte alvokas. Tuj kiam okulojn li al malamiko
ĵetas, kaj penas haltigi forkuron de ĉaro rapida
485kaj de ĉevaloj, tuj ilin kontraŭen Juturno returnas.
Kion ve! fari? Mil sentoj diversaj ŝancelas animon,