Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/261

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta legio lin sekvas amase, nek ŝildojn, nek sagojn
tamen lasinte, sur alta supraĵo starante, li diras:
565«Miajn ordonojn nenio prokrastu: Jupitro nin helpas.
De entrepreno tujeco ne devas haltigi kuraĝon.
Kaŭzis militon ĉi tiu ĉefurbo de regno Latina.
Do, se venkitoj ne volas obei kaj jugon akcepti,
mi ĝin detruos: kaj teron surkovros ruinoj fumantaj.
570Nun mi atendos ke plaĉos al Turno kun mi bataladi,
se li bonvolas, post tiu malvenko, daŭrigi militon.
Estas ĝi kapo kaj fonto de tiu milito malpia.
Torĉojn ekprenu rapide; kaj ĵuron postulu per flamoj.
Tiel li diris; kaj ĉiuj, egale ardantaj, ordigas
575sin triangule; kaj dense al urbo sin aro direktas.
Tuj ŝtupetaroj stariĝas; tuj flamoj montriĝas sur muroj.
Trafas pordegojn aliaj rapide, kaj buĉas gardistojn:
ĵetas ceteraj sagegojn; kaj ili nigrigas ĉielon.
Inter unuaj, piede de muroj, Eneo direktas
580manon al urbo, kaj laŭte li reĝon kulpigas Latinon.
Diojn li prenas ateste: li certe ne vole batalas;
sed lin atakis Latinoj, rompinte dufoje du ĵurojn.
Inter urbanoj timantaj rapide malamo naskiĝas.
Pordojn malfermi ordonas ĉi tiuj, kaj urbon redoni
585al Dardanidoj, kaj reĝon mem trenas sur altajn remparojn.
Prenas armilojn aliaj, kaj penas por urbon defendi.
Tiel do, kiam abelojn loĝantajn en kavo ŝtonega
trovis paŝtisto, li neston plenigas je fumo pikanta.
Ili timantaj tra vaksa loĝejo tumulte trakuras,
590kaj pligrandigas kolerojn per zumoj senĉese bruantaj,
ĉirkaŭ tegmento volviĝas vaporo; interne de kavo,
bruas mallaŭta murmuro, kaj fumo disiĝas tra ventoj.
Nova fariĝo samtempe lacegajn ekfrapas Latinojn;
kaj ĝi tra tuta ĉefurbo plendadojn dissemas kaj ĝemojn.
595Kiam reĝino ekvidis ke malamikaro alvenis,
murojn sieĝis; kaj flamojn enĵetis sur urbajn tegmentojn,
ke kontraŭstaris nek Turno, nek ia armeo Rutula,
kredis malfeliĉulino ke Turno en sanga batalo
estis buĉita: doloron subitan ŝi sentas en koro,
600diras ke estas ŝi kaŭzo kaj fonto de tiaj malbonoj: