Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/262

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poste, tuj kiam ŝi kriis ĉagrenon per diroj malsaĝaj,
vestojn purpurajn ŝi ŝiras per mano, kaj ŝnuron, mortonta,
ilon de morto hontinda, alligas sur altan trabaĵon.
Tiun mortigon tuj kiam ekkonis virinoj Latinaj,
605blondan hararon unue tiregas filino Lavinjo,
vangojn rozetajn vundinte: ĉirkaŭe anaro virina
tuta rapidas, kaj altan palacon per ploroj sonigas.
Poste vastiĝas tra urbo, kaj korojn faligas, ĉi tiu
famo plorinda: forkuras Latino kaj veston disŝiras;
610terurigita de morto edzina, de urba ruino,
blankan hararon li tiam difektas per polvo malpura,
kaj sin kulpigas: ĉar estas li kiu ne volis akcepti
idon Dardanan Eneon, kaj kiel bofilon alpreni.
Dume sed Turno malmultajn armitojn tremantan ankoraŭ
615persekutetas, ĉe rando de kampo, sed malpli kuraĝe:
pli kaj pli malpligrandiĝas fervoro de ĉaraj ĉevaloj.
Vento subite alportas bruadon miksitan kun krioj
terurigantaj: li levas orelojn kaj aŭdas konfuze
sonon venantan de urbo kaj malfeliĉigan murmuron.
620«Kia funebro plorinda remparojn nun malkvietigas?
Kia bruego altiĝas en partoj diversaj de urbo?».
Tiel li diras, kaj, bridon tirante, ĉevalojn haltigas.
Lia fratino - ŝi ĉaron, ĉevalojn kaj bridojn direktis,
ĉar ŝi de veturigisto Metisko surmetis figuron -
625tiujn respondas parolojn: «Nu, ni persekutu Trojanojn,
Turno, je flanko ĉi, kie jam venko sin montris favora,
estas aliaj sufiĉe multnombraj por urbon defendi.
Anojn Italajn atakas Eneo, kaj semas mortigojn:
same Trojanojn al morto ni sendu per mano maltima.
630Ju pli da viroj vi buĉos, vi des pli da gloro forportos».
Turno respondis:
«Mi vin, fratino, rekonis, tuj kiam unua per ruzoj
ĵuron vi rompis, kaj poste vin ĵetis tra sanga batalo.
Vane vi provas min trompi, diino. Sed kiu Olimpon
635vin forlasigis, kaj tiajn laborojn vin fari devigis?
Ĉu por ekvidi kruelan mortigon de frato mizera?
Kion, ve! fari? kaj kiun esperon rezervas Fatalo?
Mian plej karan amikon, Muranon, ekvidis okuloj