Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/264

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kien min sorto kaj dioj alvokas mi iros senplende.
Tuje mi volas batali Eneon kaj morton suferi
eĉ kruelegan: pli longe vi Turnon ne vidos malnobla,
680kara fratino. Min lasu, mi petas, satigi koleron».
Tiel dirinte, el ĉaro per salto li kampon aliras,
tra malamikoj, tra sagoj rapidas, lasinte fratinon
tute malĝojan, kaj tranĉas vojiron tra batalantaroj.
Kiel ŝtonego, falanta el alta supraĵo de montoj,
685kiun ĉu ventoj ĉu pluvoj senĉesaj el kava kuŝujo
elradikiĝis, ĉu ĝin dispecigis longeco da jaroj;
maso pezega, per movo mem forte malsupren tirita,
teren saltegas, kaj kune arbarojn, brutarojn kaj homojn
kun si forportas: do tiel, tra skadroj senorde kurantaj,
690Turno rapidas al muroj de urbo, sur tero de sango
ensorbigita, dum bruas aero pro sagoj siblantaj.
Signon li faras per mano, kaj poste li laŭte ekkrias:
«Haltu, Rutuloj; kaj feron en ingon remetu, Latinoj
kia ajn estos batalo, nun ĝi min koncernas: pli juste
695unu nur pagos pro rompo de ĵuro: nur glavo decidu».
Ĉiuj, estantaj en mezo, eliras, kaj lokon forlasas.
Tamen Eneo la patro, tuj kiam li nomon de Turno
aŭdis, forlasas muregojn, kaj turojn forlasas altegajn.
Li sen prokrasto rapidas kaj ĉiun haltigas laboron,
700dum, saltegante pro ĝojo, li tondre sonigas armilojn.
Lia altresko similas Atoson, similas Erikson,
kaj Apeninon la patron mem, kiam ĝi kverkojn tremantaj
igas, kaj neĝan supraĵon plezure ĝis nuboj altigas.
Vete Rutuloj, Trojanoj kaj ĉiuj okuloj Italaj
705same konverĝas al ili: kaj tiuj ĉi kiuj okupis
altajn remparojn, aŭ kiuj ŝafvire bategis muregojn,
ŝildojn demetas el ŝultroj. Miregas Latino, vidante
virojn grandfamajn, venintajn el randoj ekstremaj de l’ mondo,
kiuj sin baldaŭ batalos por rajtojn per glavo decidi.
710Tamen, tuj kiam vastega kamparo senhoma fariĝis,
de malproksime, post kuro rapida, ĵetinte sagegojn,
ili batalas, kaj kupron frapigas de ŝildoj sonoraj.
Tero ĝemadas; dum ili, per batoj senĉesaj de glavoj,
forte sin frapas, hazardo kaj virto samtempe miksiĝas.