Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/265

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

715Kiel en vasta arbaro de Silo, en alta Taburno,
kiam bovviroj, malame puŝitaj al sanga batalo,
fruntojn antaŭen frapigas, eliras paŝtistoj tremantaj:
muta pro timo staradas brutaro; murmuras bovinoj:
«Kiu komandos potence? al kiu ni ĉiuj obeos?».
720Inter si ili sin vundas per frapoj danĝeraj kaj multaj;
vete per kornoj sin ili disŝiras; kaj larĝa sangfluo
kolojn kaj ŝultrojn ruĝigas: pro krioj muĝadas arbaro.
Tiel Trojana Eneo kaj filo de Daŭno heroo
inter si ŝildojn frapigas: aeron plenigas bruego.
725Mane tenante pesilon je pletoj egalaj, Jupitro
metas sur ilin Fatalojn kontraŭajn de ambaŭ, por scii
kiun kondamnos batalo, al kiu kliniĝos la Morto.
Turno rapidas, kaj, venki kredante, li korpon starigas,
glavon altigas minacan, kaj forte Eneon sur kaskon
730frapas. Trojanoj kaj anoj Latinaj ekkrias, kaj kune
staras senmovaj pro maltrankvileco, sed glavo perfida
tuje rompiĝas kaj trompas esperon de Turno ardanta.
Estas nur ebla forkuro. Li flugas pli forte ol Eŭro,
kiam li vidas tenilon sen glavo kaj manon senarman.
735Oni rakontas ke, kiam komencis batalo, el ĉaro
eksalteginte rapide, li patran forgesis ferglavon.
Sed, kolerante, trompiĝis kaj ilon manprenis Metiskan.
Tiu longtempe sufiĉis, dum dorson prezentis Trojanoj
palaj: sed kiam li frapis sur dian armilon Vulkanan,
740kiel glacion rompeblan ĉi tiun morteman ferilon
rompis frapego; kaj brilas pecetoj sur sablo brunruĝa.
Turno freneze trakuras tra lokoj diversaj de kampo,
kaj mil kurbiĝojn necertajn ĉi tien kaj tien konfuzas.
Ĉar unuflanke lin ĉie enfermas anaro Trojana,
745dum lin alie haltigas marĉejo kaj altaj remparoj.
Lin persekutas Eneo: kaj kvankam genuoj fleksiĝas,
malfortigitaj pro vundo tro nova, kaj malrapidigas
kuron ardantan, de Turno tremanta li tuŝas piedon.
Kiam ĉashundo Umbria surprizas cervinon tremantan,
750kiun haltigis rivero aŭ ruĝtimigilo plumhava,
besto ĉasanta, senĉese ĝin sekvas, kurante, bojante:
terurigita pro bordo krutega, pro ruĝa insido,