Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/266

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝi tra mil vojoj diversaj forkuras, revenas; dum hundo
per malfermita buŝego ĝin kaptas, ne, kredas ĝin kapti:
755tiam aŭdiĝas krakado de dentoj mordantaj aeron.
Krio subite eksonas; kaj al ĝi respondas samtempe
bordoj kaj lago; dum tondras ĉielo pro tiu tumulto.
Turno kuranta al ĉia Rutulo riproĉas senhelpon,
ĉiun per nomo alvokas, kaj glavon postulas kutiman.
760Dume Eneo minacas de morto, de tuja pereo;
kaj, por timigi urbanojn, eĉ de ruinigo de urbo,
iun ajn kiu sin movus, kaj kvankam vundita, daŭrigas.
Ili kvinoble plenumis kamprandon, kvinoble revenis
tien kaj tien: ĉar ili ne petas premion malgravan,
765monan donacon: sed vivo ludiĝas kaj sango de Turno.
Iam branĉaro de olivujtrunko ĉi tie troviĝis.
Ĝin dediĉitan al Faŭno multege respektis maristoj,
kiuj, savitaj el ondoj, kutimis al dio Laŭrenta
donojn prezenti, kaj sur ĝin vestaĵojn alligi oferajn.
770Sed ĝin Trojanoj, sen ia respekto, detruis, por lasi
al duelistoj liberan aliron tra kampo senbara.
Staris ĉi tie Enea sagego; ĝin; per ĵetmovado
iam senditan, nun fiksis flekseblaj radikoj de arbo.
Tiam sin klinas, kaj penas tiregi per mano armilon
775ido Dardana, por trafi per sago kuranton, per kuro
ne atingeblan. Sed Turno, premita de timo freneza:
«Faŭno, li diris, mi preĝas, kompatu: vi, tero bonega,
feron detenu: ĉar viajn altarojn mi ĉiam honoris:
ilin kontraŭe detruis Trojanoj kaj malrespektegis».
780Diris li: voĉo preĝanta tre prave dihelpon petegis.
Kvankam Eneo penadas, flekseblan radikon li vane
provas ŝanceli: neniu forteco el arba mordego
povas eltiri sagegon. Sed, dum li kuraĝe daŭrigas,
ree vestinte vizaĝon de veturigisto Metisko,
785Daŭna filino revenas, kaj glavon redonas al frato.
Sed, furioza pri tia maltimo de Nimfo, Venuso
vice aliras, kaj sagon tiregas el fundo radika.
Ambaŭ fieraj samtempe retrovis armilon kaj ardon,
tiu ĉi, glavon fidante, kaj tiu, svingante sagegon,
790kontraŭeniras, por provi batalon de Marso mortiga.