Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/267

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume la reĝo de ĉiopotenca Olimpo, Junonon,
kiu sur nubo flavruĝa rigardis batalon, ekdiras:
«Kiam do finos milito, edzino? Vi, kion deziras?
Estos Eneo diaĵo nacia, loĝonte ĉielon;
795plie vi scias ke iam ĝis astroj lin portos Fataloj.
Kion vi revas? Pro kia espero vi restas en nuboj?
Diru: ĉu decas ke vundu diaĵon armilo mortema?
Kial al Turno, - car sen vi Juturno neniel valorus -
glavon redoni, kaj tiel venkitajn renaski esperojn?
800Fine do ĉesu; kaj vian koleron fleksu do preĝadoj.
Tia doloro ne tiel vin manĝu silente; nenian
markon de tiaj ĉagrenoj mi vidu sur dolĉa vizaĝo.
Lasta momento alvenis. Sur teroj, sur ondoj, vi povis
persekutadi Trojanojn, malpian flamigi militon,
805hejmon detrui, kaj miksi larmegojn kun festoj edziĝaj.
Plion ne faru; ĉar mi malpermesas». Silentis Jupitro.
Tiam, venkita, idino Saturna respondis mallaŭte:
«Granda Jupitro, ĉar vian voladon mi konis tre bone,
Turnon pro tio kaj teron mi tute nevole forlasis.
810Sola alie vi ne min ekvidus, sidanta sur nubo,
kaj toleranta insultojn: de flamoj zonita, mi starus
meze de skadroj, puŝante Trojanojn al sanga batalo.
Jes, mi Juturnon konsilis ke fraton ŝi helpu mizeran;
jes, mi permesis ke ĉion ŝi provu por vivon konservi;
815sed ne ke iu ajn uzu sageton kaj streĉu pafarkon.
Tion mi ĵuras per kapo de Stikso, sanktega rivero,
sola ĵurego reale timinda por dioj Superaj.
Fine mi cedas, kaj lasas batalojn de mi malamitajn.
Tamen, ĉar tion per leĝo nenia Fataloj malhelpas,
820mi por Latujo vin petas, por gloro de viaj genepoj:
kiam, ĉar tion vi volas, edziĝo feliĉa starigos
pacon eternan, kaj gentojn kunligos per ĵuro kaj leĝoj,
ne malpermesu ke nomon patrujan konservu Latinoj,
kaj ne ordonu ke ili fariĝu Trojanoj, nomiĝu
825Trojoj, kaj lingvon forgesu, kaj veston forlasu nacian.
Vivu Latujo kaj Albaj prapatroj tra centoj da jaroj!
Restu do ecoj Italaj sidejo de Roma potenco.
Trojo pereis: permesu ke ĉiam eĉ nomo pereu».