Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/268

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Patro de dioj kaj homoj ridetis, kaj tiel respondis:
830«Kial, fratino Jupitra kaj sekve idino Saturna,
kial en koro vi volvas turniĝojn de tia kolero?
Nu, kvietigu doloron, kaj vanan haltigu timado:
vian deziron volonte mi, tute venkita; plenumos.
Anoj Aŭzonaj konservos kutimojn kaj lingvon de patroj;
835nomo sen ŝanĝoj restados: Trojanoj kun tiu korpego
nur sin miksados, nur Trojajn kutimojn kaj ritojn aldonos.
Unu popolo fariĝos Latinoj kun unu nur lingvo:
kaj de miksado kun sango Aŭzona naskiĝos nacio,
kiun vi vidos piece superan al dioj kaj homoj.
840Viajn altarojn nenia popolo pli pie honoros».
Edzon aplaŭdis Junono; kaj ĝojo penetris en koron;
poste ŝi nubon forlasis, kaj trafis ĉielan Olimpon.
Tion dirinte, alian projekton Kreinto meditas,
por ke Juturno forlasu samtempe militon kaj fraton.
845Oni rakontas ke estas du pestoj nomitaj Furioj.
Ilin, kaj kune meĝeron Tartaran, per unu nur nasko
naskis la Nokto malluma, sur kapoj serpentajn volvaĵojn
samajn alligis, kaj ilin provizis je ventaj flugiloj.
Ili sur sojlo, sur trono de reĝo timinda Jupitro,
850sidas, kaj timon alportas al homoj mizere mortemaj,
kiam pereon, plorindan malsanon, eksendas direĝo,
kiam sur urbojn punindajn teruran li ĵetas militon.
Unu el tiuj kurjeroj, el alta etero, Jupitro
sendis, por ke al Juturno ĝi, kiel averto, sin montru.
855Flugas la monstro; kaj teren ĝin portas rapida turniĝo.
Kiel, tra nubo, ĵetita de kordo pafarka, sageto,
kiun sorbigis je galo, timinda veneno, soldato
Kreta aŭ Parta: nebulon siblante traflugas armilo
venenigita; kaj ĝi nevidata trairas ombraron:
860tiel flugadis idino de Nokto kaj teron aliris.
Kiam ŝi vidis iliajn korpusojn kaj Turnan armeon,
ŝi sin densigas kaj formon ekvestas de birdo malgranda,
kiu sur tomboj kaj altaj tegmentoj de domoj dezertaj
nokte sidiĝas, kaj kanton malĝojan daŭrigas tra ombroj.
865Tiun preninte figuron, ĝi iras kaj ree revenas
antaŭ vizaĝo de Turno, kaj ŝildon de flugo tuŝetas.