Tuj nekonita laceco en membrojn tremantajn glitiĝas;
harojn terure starigas, kaj voĉo ekhaltas en gorĝo.
Tamen tuj kiam, per siblo flugila, rekonis Furion
870la malfeliĉa Juturno, ŝi harojn disŝiras falantajn.
Vundas fratino vizaĝon per ungoj kaj bruston per pugno:
«Kian helpadon, ho Turno, nun povas ekprovi fratino?
Kio nun restas al mizerulino? Ĉu ia rimedo
povas vin savi? Ĉu kontraŭbatali mi monstron kuraĝu?
875Ne: mi forlasas militon. Ne mian grandigu teruron,
birdoj funebraj: batadon mortigan de bruaj flugiloj
mi tro rekonas: de granda Jupitro min ne erarigas
volo potenca. Jen de virgineco rabita salajro!
Kial mi ĝuas vivadon eternan: ve! kial min morto
880preni ne povas? De tiaj doloroj mi finon ekvidus;
kaj nun almenaŭ mi fraton ĉe Ombrojn kunule kunirus
senmortulino! Ĉu estus do eble ke io agrabla
sen vi ekzistu, ho frato? Ĉu tero malfermos sufiĉan
profundegaĵon, por sendi diinon al Manoj inferaj?».
885Tiel dirinte, kaj kapon zoninte de verda vualo,
multe ĝemante, en ondon riveran sin ĵetas diino.
Turnon samtempe Eneo atakas, balancas sagegon
grandan, al arbo similan, kaj diras per voĉo timinda:
«Kio vin, Turno, haltigas; kaj kio vin tiel ŝancelas?
890Nun ni batalas ne kure, sed tuŝe, per iloj mortigaj.
Kian ajn ŝajnon ekvestu, ajn kian elpensu rimedon,
kiu naskiĝos en cerbo: deziru flugilojn, por trafi
astrojn eterajn, aŭ teran abismon por tien vin kaŝi».
Kapon skuinte, li diras: «Ne vortoj insultaj, kruela,
895min terurigas, sed dioj, sed nuna malamo Jupitra».
Tiel li diris, kaj ne pli; ĉar grandan li vidas ŝtonegon,
ŝtonon antikvan, grandegan, sur kampo okaze kuŝantan,
limon bienan, ĉi tie metitan por kampon limigi.
Porti sur ŝultroj apenaŭ ĝin povus dekduo da viroj,
900viroj similaj al tiuj ĉi kiujn nun tero produktas.
Turno per mano rapide ĝin prenas, kaj, sin starigante
penas al kontraŭstaranta Eneo ĝin forte ĵetegi.
Sed fortikecon kutiman li perdis por marŝi, por kuri,
kaj por sublevi ŝtonegon, kaj por ĝin movadi per mano.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/269
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita