Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/270

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

905Liaj genuoj fleksiĝas, kaj sango frostiĝas en vejnoj.
Ŝtono, malforte ĵetita, ruliĝas, tra vento maldensa,
sed interspacon ne povas trairi, nek igi frapadon.
Kiel en nokto, tuj kiam ripozo kaj dormo profunda
fermis okulojn, ni sonĝas ke kuron ardantan ni vane
910penas daŭrigi, kaj, meze de penoj, ni falas lacegaj:
lango fariĝis senmova, kaj niaj fortecoj kutimaj
ne plu sufiĉas: parolo kaj voĉo rifuzas obeon:
tiel nun Turno. Ajn kion li provas por venki, diino
tion kolere rifuzas. Mil pensoj diversaj en koro
915tiam moviĝas: li urbon rigardas kaj same Rutulojn:
ĉar li sagegon timegas minacan, lin tremo ŝancelas:
veturigisto fratinon kaj ĉaron li ne plu ekvidas:
kien forkuri? Aŭ kiel senriske ataki Eneon?
Tiu ĉi ŝanceliĝanton minacas per sago Fatala,
920serĉas okule momenton favoran kaj de malproksime
li ĝin perforte ĵetegas. Ĵetita per mura maŝino,
tiel neniam bruegis ŝtonego; kaj fulmo neniam
tiel tondregis. Simila al nigra turniĝo, forflugas
sago, portanta mortigon, kirason malsupre trairas,
925ŝildon traboras kaj dikan tavolon el sepo da ledoj,
fine en mezan femuron siblante penetras. Tuj fleksas
Turno vundita genuojn, kaj teren faligas korpegon.
Puŝas Rutuloj ĉagrenan kriegon, kaj tuta montaro
muĝas, dum tre malproksimen bruadon dissendas arbaroj.
930Turno humila okulojn kaj manon prezentas preĝantajn:
«Certe mi morton meritis, li diras: kaj mi ne vin preĝas,
venkon profitu. Sed tamen se sorto de patro mizera,
- tia ĉar estis la patro Anĥizo - vin povas kortuŝi,
Daŭnon maljunan kompatu, kaj ĉu min, ĉu, se vi pli amas,
935korpon, je lumo de vi senigitan, al miaj parencoj
vole redonu. Vi venkis: kaj vidis Latinoj ke Turno
manon prezentis al sia venkanto: nun estas Lavinjo
via edzino: vi pli malproksimen ne portu malamon.
Sin moderigas Eneo kolera; li rulas okulojn,
940brakon haltigas: jam koron ŝancelas paroloj preĝantaj.
Sed malfeliĉe li, supre de ŝultro, ekvidas globetojn
orajn de skarpo, de glava portilo tro bone konita,