Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
iam portita de juna Palaso: lin Turno mortigis,
kaj, post triumfo, li ŝultrojn ornamis per riĉa akiro.
945Kiam Eneo insignon ekvidas, ĉar ĝi memorigas
grandan doloron, subite, kaptita de akra kolero,
li furioze: «Vin vestas ankoraŭ akiro de miaj;
kaj mi kompatus! Ne, estas Palaso mem kiu vin buĉas;
estas Palaso mem kiu per sango nun petas punegon».
950Tiel dirinte, en bruston de Turno Eneo kolere
glavon trapuŝas. Tuj membrojn malstreĉas glacia bloveto;
kaj indignanta animo ĝemante forkuris al Ombroj.