Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Kiam, en cirko, ekvilibristo mirigas la ĉeestantojn per siaj forto kaj malrigideco, oni tuj opinias ke tiu ĉi viro, kvankam simila je viroj ceteraj, diferencas tamen de ili per sia fleksebleco, kaj oni estas konvinkita ke, por atingi tiun rezultaton, li, de sia infanaĝo, devis komenci tiujn ekzercojn.

Estas same pri Esperanto.

Dum la maljunaj lingvoj naciaj, rigidaj ĝis en siaj malbonformaĵoj, povas nur provi kelkajn movetojn mallarĝajn, la juna Esperanto kontraŭe kurbiĝas, restariĝas, sin refaldas sur sin mem, sin formetas per saltego kaj fine refalas belmore kun gesto fleksebla. Kontraŭ la malmola materio de Eŭropaj lingvoj, ĝi kontraŭmetas sian molan materion, kapablan modeliĝi al ĉiuj reliefoj, por registri kaj fiksi ĉiujn impresojn.

Tia lingvo estas do bonega tradukilo : ĉar ĝi ne nur ebligas trakonduki la sencon de fremda teksto tra la reto de ĝiaj vortoj kaj frazoj por tien ĝin fiksi, sed ankaŭ ĝi eniras profunden en la intimecon mem de tiu lingvo, kaj rebriligas ĝiajn harmonion, sonoradon, movadon, unuvorte ĝian genion mem. Tial, dank’al ĝi, ĉiu homo povas koni ne nur la sencon de ĉio, kio estas skribita diverslingve en la tuta mondo, sed ankaŭ, se li estas artisto, poeto, aŭ nur nemetiisto instruita, li povas ĝui tiun delikatan plezuron : legi, sur la teksto mem, lingvon kium li ne konas.