Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtonoj kaj sagoj diversaj sur ilin pluvadas.
Antaŭ vestiblo, sur sojlo unua, samtempe saltegas
470Piro kuraĝa, brilanta pro sagoj kaj helo kupraĵa,
kiel serpento en lumo, venenajn manĝinta herbaĵojn,
kiun sub tero malvarma ŝvelintan nebulo enfermis.
Haŭton vestinta renovan, nun ĝi, je juneco brilanta,
voston glitigan malvolvas, stariĝas al suno, sublevas
475bruston, kaj langon el buŝo eligas trifoje pikilan.
Kune Perifo grandkreska, kaj Aŭtomedono, Aĥila
Ĉeval-kaj-armiligisto, kaj ĉiuj Sciriaj junuloj,
rampas altaĵon, kaj fajron sur supran kunĵetas tegmenton.
Li mem unua, preninte hakilon dufoje tranĉantan,
480pordojn disrompas kaj fostojn eltiras el ĝia pordhoko.
Jam li trabaĵon difektis, kaj kverkan kavigis lignaĵon,
kaj tra tabulo profundan kaj larĝan trahakis fenestron,
tiam aperas interna palaco kaj grandaj vestibloj;
tiam aperas Priama kaj reĝa domego antikva:
485plie vidiĝas armitoj starantaj en ĉambro unua.
Sed, en interna loĝejo, ĝemadoj kun granda tumulto
tuj enmiksiĝas: tra altaj arkaĵoj profunde sonadas
plendoj virinaj: ĝis astroj orataj leviĝas bruego.
Tiam patrinoj tremantaj tra larĝaj kuradas ĉambraroj,
490ĉirkaŭprenante kolonojn, kaj ilin freneze kisadas.
Piro, kun patra forteco, klopodas; gardantoj nek baroj
povas haltigi lin: li, per ŝafviraj batadoj, ŝancelas
pordojn; kaj fostoj rompitaj falegas, lasinte pordhokojn.
Ago fariĝas perforta. Danaoj eniron disrompas,
495morte ekfrapas gardantojn, kaj lokon milite okupas.
Tiel do, kiam, rompinte digegojn ŝaŭmanta rivero
iras el lito, kaj kontraŭstarantajn deĵetas barilojn;
ĝi sur plugaĵojn disverŝas ondegojn, trenante tra kampo
stalojn kaj brutojn. Buĉade ebrian mi Neoptolemon
500vidis, kaj ankaŭ, sur sojlo palaca, duopajn Atridojn;
vidis Hekubon kun cent bofilinoj, Priamon per sango
malpurigantan flamantan altaron de li dediĉitan.
Kivindek edziĝaj ĉambraroj, espero de multa idaro,
pordoj belegaj kovritaj per ŝtofoj kaj oro Barbara,
505falis: kaj lokon de fajr’ indulgitan okupas Danaoj.