Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/41

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eble Priaman fatalon estintan vi koni deziras.
Urbon tuj kiam li vidis kaptitan, kaj de malamikoj
enpenetritan domegon ĝis ĝiaj sekretaj ĉambraroj,
li, maljunulo, armilojn, de tempo tre longa senuzajn,
510vane sur ŝultrojn surmetas tremantajn, kaj feron zonante
ve! senutilan, al densaj venkantoj alkuras, mortonta.
Meze de domo, sub nuda arkaĵo de vasta ĉielo,
estis altaro tre granda, flankata de laŭro antikva,
super ĝin kiu kliniĝis, Penatojn per ombro kovrante.
515Tiun altaron ĉirkaŭis Hekubo kun siaj filinoj,
vane; kaj, kiel kolomboj de nigra ventego ĵetitaj,
ili premataj kunsidis, kaj diajn kisadis figurojn.
Kiam ŝi vidis Priamon je belaj vestitan armiloj,
kiel junulo: «Ha! kia malsaĝa pensado, plendinda
520edzo, vin puŝis ekkapti armilon? Kaj kien vi iras?
Diris ŝi: helpo malforta vi estas, povante neniel
urbon defendi: pri tio ne estus kapabla Hektoro
li mem. Sed tien alvenu: aŭ tiu altaro nin savos,
aŭ do ni ĉiuj pereos». Ŝi tiel parolis, kaj, reĝon
525al si grandaĝan vokinte, lin lokis en zonon sanktejan.
Tamen alvenas Polito, el Pira buĉado savita,
filo Priama: tra sagoj kaj tra malamikoj li kuras,
longajn pordaĵojn kaj ĉambrojn dezertajn vundita irante,
persekutata per glavo minaca de Piro kolera.
530Tiu ĉi mane lin tenas kaj premas per sia pikstango.
Fine li, antaŭ okuloj de siaj gepatroj starante,
falas, kaj vivon malfortan kun multa sangfluo disverŝas.
Tiam Priamo, lin kvankam minacas tro certa mortigo,
tamen ne tenis sin, nek moderigis koleran parolon:
535«Al vi do, kriis li, tia pro krimo, pro tia malgloro,
se en ĉielo nur estas justeco, pri tiaj zorganta,
justan premion diaĵoj elpagu; al vi rekompencon
donu ŝuldatan, vi kiu min vidi devigis mortantan
filon, kaj patran rigardon funebre nun malpurigegas.
540Tiel ne estis Aĥilo, - de kiu vi false naskiĝis, -
pri malamika Priamo; li de mi petanta respektis
rajton kaj fidon, sensangan Hektoron malvivan al tombo
vole redonis, kaj min mem ĝentile resendis en regnon”.