Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/42

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiel parolis maljuna Priamo, kaj vanan li sagon
545ĵetis malforte, de kupro sonora tuj ekrepuŝitan.
Ĝi senutile el ĝiba supraĵo de ŝildo pendetis.
Tiam do Piro: «Al patro Pelido vi estu sendata
por al li tion rakonti: kaj ĉiajn agadojn hontindajn
diri memoru, pri Neoptolemo la degenerita.
550Sed nun pereu». Kaj, tion dirante, li al la altaro
trenis Priamon tremantan, sur sango de filo glitantan;
harojn kaptinte per mano maldekstra, li dekstra per mano
glavon svingegis, kaj ĝin ĝis tenilo trapuŝis en flankon.
Tiel finiĝis Priamo; kaj tiel fatale pereis,
555Trojon flamantan vidinte kaj ankaŭ falintan Pergamon,
iam reginte sur tiom da landoj kaj gentoj Aziaj,
tiu monarĥo potenca. Sur bordo nun kuŝas altkreska
trunko, kapo de ŝultroj tranĉita, kaj korpo sen nomo.
Tiam min unuafoje ĉirkaŭis maldolĉa teruro.
560Al mi tremanta aperis figuro de patro amata,
kiam mi reĝon ekvidis samaĝan per vundo kruela
vivon elverŝi; aperis rabata domego, kaj hejme
Kreŭso edzino lasita kun filo malgranda Iulo.
Mi min deturnas, ĉirkaŭe ĉu estas ankoraŭ kunuloj
565serĉas; sed ĉiuj lacegaj mortiĝis; ĉar unuj al tero
korpon mizeran per salto ekĵetis, aliaj en flamojn.
De nun mi estis do sola: subite mi antaŭ sanktejo
Vesta, silentan kaj en rifuĝejo sekreta kaŝitan,
Tindaridinon ekvidas: ĉar al mi vaganta, kaj ĉien
570rigardadanta, lumigon aldonas helega brulado.
Ĉar ŝi, unue Trojanojn venĝontajn pri Trojo falinta,
due, koleron de edzo lasita kaj punon de Grekoj,
forte timanta, pro Trojo pro Grekoj komuna Erino,
apud altaro sidiĝis, kaj tie en ombro sin kaŝis.
575Flamas animo kolere: min puŝas indigno venkitan
venĝi patrujon, kaj krimon pagigi al la kulpigata.
«Tiel do, ŝi sendifekta patrujan Mikenon kaj Sparton
morgaŭ revidos, kaj iros reĝine ĝuadi triumfon;
edzon kaj domon ŝi vidos, gepatrojn kaj ankaŭ naskitojn,
580akompanata de sklavoj Frigujaj kaj multaj Trojanoj!
Fero Priamon mortigus! Trojurbon flamigus brulado!