«Kiam Priaman popolon kaj regnon Azian detruis
dia dekreto maljusta, kaj grandan faligis Ilion,
kiam Neptuna Trojurbo fariĝis ruino fumanta;
tiam, por serĉi diversajn ekzilojn kaj landon dezertan,
5kaj por obei Fatalan ordonon, ni, apud Antandra
urbo kaj Ida montaro Friguja, konstruas ŝiparon.
Kien Fatalo nin puŝos kaj fiksos neniel sciante,
virojn ni poste kolektas. Apenaŭ printempo naskiĝis:
velojn prezenti al ventoj ordonis Anĥizo la patro.
10Bordon patrujan ni lasas plorante, havenon, kaj fine
kampojn en kiuj eksestis Trojurbo. Ekzilen ironte,
filon, kunulojn, Penatojn kaj diojn mi kun mi kunportas.
En malproksimo, ĉe lando Mavorsa, troviĝas kamparo,
kiun kulturas Tracanoj: ĝin iam kruela Likurgo
15regis, antikva amiko kun gastaj Penatoj, dum Trojo
estis prospera. Mi tien aliras sur bordo kurbeta,
mi, instigita de dioj maljustaj, konstruas unuan
muron, kaj poste de nomo mem mia ĝin nomas: Enoso.
Dionidinon patrinon kaj diojn gardontajn de nova
20urbo mi pie laŭ rito honoris, kaj grasan bovviron
buĉis sur bordo al reĝo reganta la Ĉielloĝantojn.
Estis okaze monteto proksime: ĝin densa korneo
kronis, kaj branĉoj sennombraj de mirto pikile starantaj.
Mi ĝin alpaŝis, kaj verdajn arbetojn el tero tiregi
25penis, por kovri altaron per tiuj branĉetoj foliaj;
kiam aperis vidaĵo terura kaj dire neebla.
Ĉar, dum mi arbon el tero tiregas, ŝirante radikojn,
gutoj de sango nigrega el vundo unue elfluas,
kiuj al tero malpure verŝiĝas. Glacia teruro
30min senmovigas, dum sangon en vejnoj haltigas timego.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/49
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
KANTO TRIA