Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/51

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam, tuj kiam oni povas al ondoj konfidi, dum ventoj
70maron promesas kvietan, dum voĉo Aŭstera blovetas
dolĉe, ŝiparon ekflosas kunuloj kaj bordon plenigas.
Ni el haveno eliras, dum landoj foriĝas kaj urboj.
Kuŝas en mezo de maro sanktega insulo: ĝin amas
de Nereidoj patrino kaj dio Egea Neptuno.
75Arkoportanto dankema, el bordo vagintan al bordo,}}
iam ĝin fiksis, ĵus inter Mikono kaj alta Giaro,
por ke ĝi estu loĝita kaj ventojn malŝata, senmova.
Tien ni naĝas: kaj ĝia nin lacajn akceptas haveno,
tute trankvila. El ŝipoj, ni urbon salutas Apolan.
80Reĝo Anio, samtempe reganto de homoj, kaj Feba
pastro, portante sur frunto rubandojn kaj laŭron sanktegan,
nin alkurinte, maljunan Anĥizon rekonas amikon.
Manoj gasteme kuniĝas; kaj poste ni trafas loĝejon.
Dion mi preĝas en templo farita el ŝtono antikva:
85«Firmajn loĝejojn nun donu, Timbreo; laculoj ricevu
murojn, idaron kaj urbon daŭreblan, alian Pergamon.
Trojon konservu, savitan el Grekoj kaj forta Aĥilo.
Kiun ni sekvos? Nin kien aliri kaj resti vi volas?
Patro, vi signon prezentu; kaj niajn en korojn eniru».
90Tion apenaŭ mi diris, subite ektremis ĉirkaŭe
ĉio, kaj monto moviĝis kaj pordo kaj laŭro diaĵa,
dum tripiedo ĝis en malfermita sanktejo blekadis.
Teren ni falas, preĝante; kaj voĉo ekfrapas orelojn
«Ho senlaciĝaj Dardanoj, la lando unua, en kiu
95estis naskitaj prapatroj, denove, kun mamo feliĉa,
vin revenantajn akceptos. Antikvan do serĉu patrinon.
Tie la domo Enea potencos sur ĉiuj popoloj,
poste filidoj de filoj kaj fine iliaj naskitoj».
Diris ĝi: Feba parolo, kun granda tumulto, feliĉe
100estas aŭdita; kaj ĉiu demandas al kiuj muregoj
Febo alvokas vagantojn, kaj ilin reveni devigas.
Tiam naskinto de viroj antikvaj memoras estinton:
«Ĉefoj, aŭskultu, li diris, kaj viajn eksciu esperojn.
Kuŝas, en mezo de maro, grandega insulo Jupitra,
105Kreto, kun Ida montaro, lulilo de nia popolo.
Grandajn cent urbojn de regno riĉega okupas loĝantoj.