Patro prapatra Teukro, se estas fidindaj rakontoj,
iam el tie unua alvenis al bordo Retea,
kie de regno li lokon elektis. Ilio, nek alta
110staris ankoraŭ Pergamo; kaj valoj nur estis loĝataj.
Same el tie Cibelo elvenis patrino, kupriloj
de koribantoj, kaj Ida arbaro, kaj mutaj misteroj
sanktaj, kaj ĉaron diinan tirantaj leonoj jungitaj.
Nu do, kuraĝu; kaj kien nin dioj kondukas aliru.
115Ventojn ni igu kvietaj, kaj regnon ni trafu Gnosian.
Longa ne estas vojaĝo: se granda Jupitro nin helpos,
tria mateno ŝiparon ekvidos ĉe bordo Kretuja».
Tiel li diris: kaj apud altaroj li buĉis oferojn,
bovon al dia Neptuno, kaj bovon al bela Apolo,
120nigran ŝafinon al Vintro kaj blankan al dolĉa Zefiro.
Famo rakontas ke, patra el regno pelite, la reĝo
Idomeneo dezertan de Kreto forlasis marbordon.
Estas do de malamikoj malplenaj loĝejoj kaj urboj.
Tiam ni celas Ortigan havenon kaj flugas sur ondo.
125Nakson ni vidas, kaj monton Bakantan, kaj verdan Donison,
kaj Olearon, kaj neĝan Paroson, Cikladojn sur maro
dissemaditajn, kaj fluojn markolajn tra multaj insuloj.
Ŝipa kantado laŭtigas kaj helpas maristan laboron:
«Nu do, kuraĝu, kunuloj: prapatrojn kaj Kreton ni trafas».
130Vento favora blovetas kaj puŝas rapide irantojn.
Fine al bordoj Kretaj antikvaj ni ĝoje alnaĝas.
Murojn de urbo naskota mi tiam konstruas rapide,
kaj ĝin mi nomas: Pergamo. Al gento, feliĉa pri nomo:
«Hejmon vi amu, mi diras; kaj tuj fortikaĵon komencu».
135Ŝipoj jam estis sur seka marsablo trankvile tiritaj;
novan kamparon kulturis junuloj kaj ĝoje edziĝis;
leĝojn kaj domojn mi donis: subite aero fariĝas
tute putrinta; malsano tra membroj enfluas kaj frapas
homojn, brutaron, rikolton naskotan kaj jaran esperon.
140Dolĉan vivadon unuaj forlasas; kaj korpojn malfortajn
trenas aliaj, dum kampon senfruktan bruligas Sirio.
Herboj sekiĝas; kaj renton rifuzas malsana rikolto.
Por orakolon Ortigan kaj Feban demandi, konsilas
patro ke ree ni maron transiru kaj petu, preĝante,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/52
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita