Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/53

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

145kiam finiĝos suferoj, kaj kiel li serĉi ordonas
helpan rimedon, kaj kien li volas direkti iradon.
Nokto fariĝis; sur tero spirantojn okupis dormado.
Sanktaj figuroj de dioj, kaj tiuj Penatoj Frigujaj,
kiujn, en mezo de urbo flamanta, mi kun mi el Trojo
150estis rabinta, tuj antaŭ okuloj en sonĝo stariĝas,
hela je lumo brilante; ĉar, tra malfermita fenestro,
luno rondforma, en meza ĉielo, al ili lumigis.
Ili per tiuj paroloj ĉagrenon subite forpelas:
«Kion Apolo sciigus, se eble Ortigon vi trafus,
155ni al vi diros: ĉar Febo bonvole nin sendis en domon.
Kiam Trojurbo brulegis, ni viajn sekvadis armilojn;
maron ventegan sur ŝipoj ni kun vi kruele suferis:
same al astroj ni iam naskotan portados idaron,
kaj ni potencon al Urbo donados. Por grandaj genepoj
160faru grandmurojn, kaj longan laboron ne timu tra vojo.
Ŝangu loĝejon; ĉar tiun ĉi bordon ne al vi konsilis
bela Apolo: en Kreta kamparo ne restu pli longe.
Loko ekzistas, de Grekoj nomata nun lando Hespera,
regno antikva, potenca batale kaj fruktoportega,
165iam loĝita de viroj Enotraj: nun famo ilian
nomas idaron: Italoj, el nomo de ĉefo nacia.
Estas jen vera patrujo; ĉar tie Dardano naskita
estis kaj patro Ĵasio, de kiuj devenas nacio
nia. Stariĝu: al patro maljuna feliĉe konigu
170tiujn parolojn kredindajn. Koriton kaj landon Aŭzonan
li do ekserĉu; ĉar kampon Diktean Jupitro rifuzas».
Tiu vidaĵo kaj voĉo de dioj min forte mirigas.
Estis ne sonĝo; mi kredis iliajn rekoni vizaĝojn,
kun vualita hararo, kun vere reala figuro.
175Ŝvito glacia el membroj tremantaj senĉese fluadis.
Korpon el lito skuinte, ĉielen mi tiam dankemajn
manojn kaj voĉon direktas, kaj vinan oferon preĝante
verŝas sur fajron. Post kiam mi tiujn prezentis donacojn,
ĝoje Anĥizon mi trafas, kaj ĉion detale rakontas.
180Rason necertan, duoblajn prapatrojn li tiam rekonas:
nova eraro pri lokoj antikvaj lin tute trompadis:
«Filo - li diris - de Trojaj Fataloj vi persekutita,