Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/55

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poste ni vidas amason da kaproj sen ia gardisto.
Glavo rapidas: ni diojn, kaj lin mem Jupitron, invitas
tiun akiron kunmanĝi: ni poste, sur borda kavaĵo,
litojn starigas, kaj tiun manĝaĵon gustumas bonegan.
225Tiam subite teruraj Harpioj ekflugas el montoj,
falas el alte kun granda bruego, flugilojn agitas,
nian formetas manĝaĵon: kaj ĉion sterkaĵa kontakto
malpurigegas, dum voĉo koleras tra malbonodoro.
Ree en larĝan kavernon kaj sub kavigitan ŝtonegon,
230kiun ĉirkaŭe protektas arbaro per ombro terura,
tablojn ni portas, kaj fajron remetas sur sanktajn altarojn;
ree, el loko ĉiela alia, el nesto malluma,
brue alflugas birdaro, viandon per ungoj disŝiras,
fine difektas per spiro. «Ekprenu, kunuloj - mi diris -
235sagojn, kaj tiun kruelan bestaron batalu fortege».
Ili volonte ordonon obeas, de herbo kovritajn
glavojn aranĝas, kaj ŝildojn preparas sub branĉoj kaŝantaj.
Kiam sur bordon kurbetan kriante ekfalis Harpioj,
donas signalon Miseno, per kupra trompeto, el alta
240rifo: rapidas kunuloj kaj, novan provante batalon,
tiujn birdegojn de maro malpurajn mortigi penadas.
Sed ve! plumaro ne estas tranĉebla; vundebla ne estas
brusto: kaj ili, al astroj rapide fluginte, manĝaĵon
lasas duone morditan, kovritan de sterko malpura.
245Sola, sur alta ŝtonego, stariĝis Celeno, profeto
de malfeliĉoj: ĉi tiun parolon el brusto eligas:
«Ĉu do malsaĝe, per bova mortigo, per buĉo bovina,
Laomedidoj, vi volas hodiaŭ komenci batalon?
Plie el regno patruja senkulpajn forpeli Harpiojn?
250Aŭdu, kaj tiujn en viajn animojn fiksadu parolojn.
Kion al Febo la Patro potenca, kaj kion al mi mem
diris Apolo, al vi mi, maljuna Furio, sciigos.
Landon italan vi trafos celitan; en rodon Italan
ventoj favoraj vin puŝos, kaj vian permesos eniron.
255Tamen vi urbon donotan neniam zonados per muroj,
antaŭ ol, pune de buĉo malpia, via akra malsato
tablojn per dentoj disŝiri kaj poste manĝegi devigos».
Tiel ŝi diris; kaj fluge arbaron ŝi trafas kaŝontan.