Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/57

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj Andromako de edzo patruja fariĝus edzino
ree. Mi miras: en koro naskiĝas grandega deziro
reĝon demandi, kaj tiujn aferojn ekscii mirindajn:
300ŝipojn kaj bordon lasinte, mi tiam forlasas havenon.
Sanktajn oferojn farante malĝojajn, proksime de urbo,
apud Simoo malvera, en sankta arbaro, okaze
cindrojn Hektorajn honoris vidvino kaj Ombron alvokis;
kaj ŝi du florajn altarojn starigis, okazon de larmoj,
305apud tombejo malplena, el verda monteto farita.
Ŝi do, tuj kiam ŝi min ekrekonas sub Trojaj armiloj,
staras senmova, je tiu apero fortege timante.
Ŝiaj okuloj freneze rigardas kaj ostoj frostiĝas;
fine ŝi svenas, kaj, longa post tempo, parolas malforte:
310«Tiu vizaĝo... ĉu vera? ĉu vera... de ĝi posedanto?
Filo diina, ĉu vi do nun vivas? Se lumo vin lasis,
kie Hektoro?» ŝi diras, kaj verŝas larmegojn, kaj tutan
lokon je krioj plenigas. Mi pene malmultajn parolojn
povas respondi, kaj, tre kortuŝita, balbuti mallaŭte:
315«Certe mi vivas, kaj vivon mi trenas tra ĉiuj danĝeroj.
Tial ne dubu: vi vidas veraĵon.
Kia fariĝo malsupren faligis vidvinon de edzo
tia? kaj kiajn suferojn al vi do Fatalo rezervis?
Ĉu Andromako Hektora de Piro ĝojigis kuŝejon?».
320Frunton ŝi tiam mallevas, kaj voĉo mallaŭta respondas:
«Inter aliaj, ho kiel feliĉa Priama filino,
kiun, ĉe tombo Danaa kaj altaj de Trojo muregoj,
sorto kondamnis al morto: ŝi lotojn suferis neniujn;
poste, kaptita, de estro venkanta ŝi liton evitis!
325Mi, post patruja brulado, portita tra maroj diversaj,
povon fieran de filo Aĥila, kaj junan mi devis
amon toleri, kaj naski sklavine. Li poste, sekvonte,
kiel fianĉo, nepinon de Ledo ĝis Lakedemono,
volis al sklava Heleno min sklavan premie donaci.
330Tamen Oresto, kolera pri la fianĉino rabita,
kiun li forte amegis, per krimaj puŝita diinoj,
apud patrujaj altaroj lin ne malfidantan mortigas.
Neoptolema pereo faligis en manojn Helenajn
parton de regno. Li nomis la landon: kamparo Kaona;