Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/59

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie, per buŝo de pastro, dekretojn konigas diaĵo:
«Filo diina, protekto potenca vin helpas tra maroj;
375estas sendube: ĉar Reĝo de dioj komandas Fatalojn,
ĉiujn preparas fariĝojn, kaj ordon direktas eterne.
Al vi malmulte mi diros, sufiĉe por ke vi pli nepre
povu transiri tra maroj gastemaj, kaj fine havenon
trafi Aŭzonan: ĉar Parkoj ne volas ke ĉion estontan
380sciu Heleno; kaj min malpermesas paroli Junono.
Landon Italan unue, ĝin kiun vi kredas proksima,
tiujn havenojn en kiujn vi baldaŭ eniri esperas,
malproksimiĝas el tiu ĉi urbo danĝera vojego.
Viaj en maro Sicila faldiĝos remiloj; ŝiparo
385ondojn sulkados Aŭzonajn, kaj lagon inferan, kaj fine
etan insulon de Circo, antaŭ ol al vi diaĵoj
urbon en lando certega trankvile konstrui permesos.
Signon mi donas: en via memoro ĝin zorge konservu.
Kiam do, priokupata, vi apud sekreta rivero
390trovos grandegan porkinon sub kverkoj de bordo kuŝantan,
blankan, kun tridek porkidoj blanketaj kaj nove naskitaj,
kiuj sur sablo al mamoj patrinaj por suĉi rapidos,
tie do urbo stariĝos, kaj viaj finiĝos laboroj.
Gravan pri tabloj manĝotaj ne timu fariĝon estontan:
395trovos rimedo Fataloj, kaj helpos Apolo vokita.
Tamen ĉi tiun kamparon, ĉi tiun marbordon Italan,
kiu ĵus kuŝas proksime de nia ŝaŭmanta akvaro,
zorge evitu: ĉar tiuj muregoj de Grekoj malbonaj
estas loĝataj. Ĉi tie domaron konstruis Naricaj
400Lokroj; Salentan kamparon je siaj soldatoj plenigas
Idomeneo Liktana; proksime vidiĝas Petilo,
de Filokteto, la ĉefo Meliba, malgranda urbeto.
Kiam, post via irado trans ondoj, ripozos ŝiparo,
kaj sur altaroj, sur bordo starantaj, vi preĝe oferos,
405kapon vuali per tuko purpura vi zorge memoru,
Por ke, dum fajroj sanktegaj brulados por dia honoro,
malamikema vizaĝo oferon ne povu konfuzi.
Tiun ĉi riton vi ĉiam kaj viaj kunuloj konservos:
ĉiam al tiu simbolo genepoj restados fidelaj.
410Kiam do ventoj vin forveturintan al bordo Sicila