525Tiam Anĥizo la patro kalikon verdaĵe kronatan
larĝe je vino plenigas, kaj diojn alvokas, dum li sur
alta ferdeko de ŝipo stariĝas.
«Dioj de maro kaj tero, vi kiuj potencas ventegojn,
vojon kaj venton ekdonu facilan, kaj estu favoraj».
530Vento vokata pliiĝas; haveno aperas proksime;
poste preĝejo Minerva montriĝas sur alta supraĵo.
Velojn mallevas kunuloj, kaj ŝipojn al bordo direktas.
Kontraŭ fluado de Eŭro kurbiĝas arkforma haveno;
rifojn antaŭajn ŝaŭmigas salakvo per frapo senĉesa;
535ĝin du turformaj ŝtonegoj ĉirkaŭas je muro duobla,
kiel du brakoj, kaj kaŝas; dum templo foriĝas el bordo.
Tie, je signo unua, mi vidas ĉevalojn en herbo,
kiuj kvarope, pli blankaj ol neĝo, en kampo sin paŝtis.
Tiam Anĥizo: «Batalon vi portas, ho lando gastama;
540ĉar por milito armiĝas ĉevaloj; kaj tiu brutaro
nin de batalo minacas. Sed tiri kaleŝojn kutimas
ofte ĉevaloj, dum ili toleras jungaĵon kaj bridon:
paca espero», li diris. Ni preĝas diinan Palason
armilosonan; ĉar ŝi nin venkantajn akceptis unua.
545Antaŭ altaro mi kapon vualas per tuko Friguja,
kaj, laŭ la grava konsilo de pastro Heleno, laŭ rito
ni al Junono Arguja oferojn prezentas kutimajn.
Kiam, laŭ ordo simbola fariĝis oferoj, rapide
longajn velstangojn kun veloj pendantaj ni turnas al maro,
550Grekajn loĝejojn lasinte danĝerajn kaj bordon suspektan.
Tiam ni vidas golfegon de urbo Herkula Taranto,
vera se estas la famo; dum staras kontraŭe Lacina
templo, Kaŭlonaj supraĵoj, kaj ŝippereiga Scilaco.
Etno aperas, sed tre malproksime, en ondo Sicila.
555Grandan ni aŭdas ĝemadon de maro, de ŝtonoj ĵetataj
kontraŭ ŝtonegojn, kaj bruon teruran de ondoj muĝantaj.
Ili bolegas, saltegas, kaj supren flosigas sablaron.
Tiam Anĥizo la patro: «Ĉu estas ĉi tiu Karibdo?
Tiujn ŝtonegojn kaj rifojn terurajn anoncis Heleno.
560Sekve, forkuru, kunuloj; kaj forte manprenu remilojn».
Tiun ordonon obeas maristoj: ŝipnazan ŝnuregon
tuj Palinuro al ondoj maldekstraj unua deturnas:
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/63
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita