Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ENEIDO


KANTO UNUA

Iam mi kiu sur fluto kampara malpezajn kantadis
Versojn, kaj poste, lasinte arbarojn, en verkoj poetaj
Donis konsilojn por ke rikoltisto de sia laboro
Granda ricevu kompenson; hodiaŭ de Marso terurajn.


Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj 1
Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
Lando Itala, longtempe tra tero kaj maro vagadis,
Dia de volo; ĉar lin persekutis Junona kolero.
Grandajn batalojn li ankaŭ suferis, dum urbon konstruis, 5
Kaj al Latujo alportis diaĵojn; el kie latina
Raso, kaj Albaj prapatroj kaj altaj de Romo muregoj.
Kaŭze al mi memorigu, o Muzo, pro kia ofendo
Dia reĝino dolora, al viro, pri lia pieco
Tiel laŭdinda, sennombre laborojn kaj ofte danĝerojn. 10
Trudis. Ĉu tia kolero en diajn eniĝas animojn?
Estis antikva grandurbo de Tiraj fondita migrantoj
Kiu, Kartago nomita, Italan kaj Tibran, tra maro,
Bordon rigardas, batalon amanta fervore, kaj riĉa.
Tiujn Junono pli amis ol ĉiujn ceterajn sanktaĵojn; 15
— Samo mem estis lasita; — ĉar tie ŝi siajn armilojn
Havis kaj ĉaron. Al ĝi do aldoni deziris diino
Regnon tutmondan, al tio penante, se volus Fataloj.