Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/70

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

65Ve! nescieco de pastroj divenaj! Al Dido malsaĝa
preĝoj kaj temploj neniel utilas. Interne ŝin dolĉa
fajro bruligas; kaj vundo sekreta pliiĝas en koro.
Flamas malfeliĉulino: kaj ĉie en urbo vagadas
ŝi furioza; simila al cervo per sago frapita,
70kiun, en Kreta arbaro, paŝtisto surprizis, kaj boris
de malproksime: dum kredas ĉi tiu ke fero flugila
estas perdita, ĝi kuras freneze tra arboj Dikteaj,
kanon mortigan en flanko vundita portante fiksatan.
Nun ŝi Eneon en mezon de muroj kunule kondukas,
75montras fiere Sidonajn riĉaĵojn kaj urbon jam pretan.
Ŝi ekparolas; sed meze de vorto ŝi haltas timeme.
Kiam ekfalas la tago, ŝi novajn deziras festenojn;
kaj ŝi malsaĝa denove rakonton pri Trojaj mizeroj
petas, kaj pendas denove al lipoj de paroladanto.
80Fine, post kiam li lasis ŝin, kiam malluma fariĝas
brilo de luno, kaj astroj malaltaj invitas dormadon,
sola en domo malplena ŝi ploras, kuŝiĝas sur liton
de li lasitan, kaj vidas kaj aŭdas lin eĉ forestantan.
Ofte sur brusto tenante Askanon, de patra vizaĝo
85ŝi similecon rigardas, kaj penas trompadi amegon.
Haltas konstruo de turoj remparaj; armilajn ekzercojn
lasas junuloj; havenon kaj murojn milite farotajn
ĉiu haltigas; kaj interrompitaj pendadas laboroj,
grandaj muregoj timindaj, maŝinoj tuŝantaj ĉielon.
90Kiam do kara edzino Jupitra ekvidis ke Dido
tian pestegon suferis kaj amon pli amis ol famon,
Saturnidino per tiuj paroloj atakas Venuson:
«Famon eternan kaj grandan akiron nun vi mem kaj via
filo kunportas: triumfo tre glora kaj tre memorinda!
95Unu virinon per ruzo venkegas du dioj potencaj.
Sed mi ne povas erari; vi miajn timegas muregojn:
domoj de alta Kartago nun al vi fariĝas suspektaj.
Kiam do tio finiĝos, kaj kien nun celas batalo?
Estus prefere, por paco eterna, edzigon elfari
100veran. Ĉar tutajn vi havas aferojn de vi deziritajn:
Didon amantan bruligas en ostoj amega frenezo;
tiun do saman popolon ni regu per sama potenco.