Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/71

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam reĝino toleros estrecon de edzo Friguja,
dote en manojn de via dieco metinte Tiranojn».
105Tamen, insidon sentinte kaŝitan sub tiu parolo,
kiu el lando Itala al bordo Libuja transportus
regnon, Venuso singarde respondis: «De tiaj proponoj
kiu ne estus kontenta kaj kontraŭ vi volus batali?
Tamen ĉu estos feliĉa edzigo pri kiu vi zorgas?
110Ĉar mi ne konas Fatalojn: kaj eble Jupitro ne volos,
sama en urbo, kun Trojaj migrantoj kunmeti Tiranojn,
kaj ne permesos ke gentoj sin miksu}}kaj lige kunigu.
Provu vi, lia edzino, per petoj sondadi voladon.
Iru; mi sekvos». Kaj tiam respondis reĝino Junono:
115«Tiu min zorgo koncernas: nun, kiel mi povos plenumi
tiun tre gravan aferon mallonge mi al vi konigos.
Kune Eneo kun Dido mizera, en densa arbaro,
estas ĉasontaj, tuj kiam Titano vualojn unuajn
morgaŭ sublevos, kaj nokton el tero radie forpelos.
120Tiam, dum kuros ĉasistoj, per ŝnuro zoninte arbaron,
nubon nigregan de hajlo miksatan, el supre sur ilin
mi tuj ekverŝos, kaj tutan ĉielon movegos per fulmo,
poste kunulojn dispelos kaj kovros per nokto malluma.
Dido kaj ĉefo Trojana rifuĝon en saman kavernon
125serĉos: sed tie mi estos. Se tion vi volas, mi tiam
ŝin al li ligos per certa edzigo kaj donos proprece.
Tie fariĝos edziĝo». Pri tiu projekto konsentis
kore Citera diino, kaj ridis pri ruza elpenso.
Tamen Aŭroro sin levas kaj Oceanmaron forlasas.
130Kiam mateno aperas, el pordoj eliras junuloj,
kun ponardegoj longferaj kaj retoj larĝmaŝaj kaj toloj.
Kuras rajdantoj Masilaj, dum sekvas flarado de hundoj.
Ĉefoj Penujaj, sur sojlo palaca, atendas reĝinon
malfruiĝantan en ĉambro: purpure kaj ore bridita
staras ĉevalo; kaj ĝi enbuŝaĵon ŝaŭmplenan freneze
135mordas. Ŝi fine aliras, de multa sekvata anaro:
vesto Sidona ŝin kovras, fiksita per zono pentrita:
estas sagujo el oro; kaj oro alligas hararon;
fine per buko el oro ŝi veston sublevas purpuran.
140Tiam alvenas Frigujaj kunuloj kaj gaja Iulo.