Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/79

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malfruigantojn: kaj tuta vojeto labore moviĝas.
Kiaj do estis, ho Dido, je tiu vidaĵo, pensadoj?
Kiajn vi puŝis ĝemadojn, ve! kiam, el alta palaco,
410vi malproksiman sur bordo movadon ekvidis, dum maro,
antaŭ okuloj, pro multaj kriadoj, samtempe resonis.
Amo kruela al kio vi homajn devigas animojn?
Ĉar vi denove al larmoj alkuras, denove vi provas
petojn preĝantajn, kaj indon oferas al amo venkanta.
415Morti vi volas, sed kiam nur ĉion vi estos provinta.
«Anjo, rigardu: sur bordo sin ĉiu preparas. Ĉirkaŭe
ili de ĉie alvenas: jam veloj alvokas blovadojn;
kaj sur ŝipnazojn jam niaj maristoj surmetis florkronojn.
Certe mi scias ke, iam ĉi tio fariĝos, fratino;
420ĝin do mi devas suferi. Sed tamen nur unu konsolon,
Anjo, al mi malfeliĉa ekdonu: ĉar solan vin ŝatis
tiu perfida, eĉ al vi li pensojn konfesis sekretajn,
sola vi konas rimedon por lian ŝanceli volegon.
Iru, fratino; al gasto fiera parolu; lin petu.
425Certe neniam, Aŭlisajn helpinte Danaojn, mi ĵuris
genton Trojanan ekstermi, kaj sendi ŝiparon Pergamen;
cindrojn de patro Anĥizo kaj Manojn mi ne malrespektis.
Kial do ĉiam li miajn rifuzas aŭskulti parolojn?
Kien li kuras? Li lastan ekdonu nun al mi konsolon;
430li pli facilan atendu forkuron kaj venton favoran.
Tiun edziĝon de li perfiditan mi ne memorigas;
kaj mi ne volas ke regnon li lasu kaj belan Latujon.
Tempon malplenan mi petas, necesan por amon mortigi,
por ke min, kiel mi venkos ĉagrenon, konigu Fatalo.
435Lastan mi petas servadon: pri via fratino kompatu.
Se li deziron plenumos, ĝis morto mi restos dankema».
Tiel ŝi petis: kaj tiun ploradon mizera fratino
portas kaj poste reportas: sed viron neniaj kortuŝas
larmoj: li ŝajnas senkora, nenian aŭdante parolon.
440Dioj ne volas: Eneajn orelojn surdigis Fatalo.
Kiel do kverkon multjaran, pri ĝia fortego fieran,
Alpaj Boreoj ĉi tie kaj tie, per blovoj sennombraj,
vete penadas renversi: jam bruas aero, kaj poste
teron, el trunko skuita, ŝiritaj kovradas folioj.