Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen, ŝi, aŭdis ke raso naskiĝos el sango Trojana,
Kiu de nova Tirurbo altaĵon renversos, kaj plie 20
Naskos popolon batale timindan kaj mondon regontan,
Kiu Libujon detruos: ĉar tion decidis la Parkoj.
Tion timante, kaj tro memorante antikvan militon,
Kiun, por karaj Arganoj, ĉe Trojo, ŝi Saturnidino
Faris, si kaŭzojn kolerajn, kruele dolorajn, ankoraŭ 25
Havas: ĉar staras profunde, en ŝia animo, Parisa
Juĝo, kaj malestimata insulte beleco, kaj raso
Malamegita, kaj al Ganimedo rabita honoroj.
Ŝi do, pri tio kolera, Trojanojn sur ondoj skuatajn,
Kiuj de glavoj Danaaj kaj manoj foriris Aĥilaj, 30
El malproksima Latujo forpelis: kaj, multon da jaroj,
Ilin Fatalo ludema el maro vagigis en maron.
Tiel do malfacilega fariĝis la Roma naskiĝo.
Ili, apenaŭ insulon lasinte Sicilan, per veloj
Trafis ĝojantaj maralton, kaj akvon per kupraj ŝipnazoj 35
Fendis, jen kiam Junono, senmortan en brusto kovanta
Vundon, ekdiris: « Ĉu lasi projekton mi devas, venkita?
Ĉu al Trojreĝo aliron Italan mi fermi ne povas?
Tion ne volas Fataloj. Ĉu ŝipojn Argujajn Palaso
Ne ekbruligis, kaj ilin devigis en maron dronegi, 40
Kriman koleron de sola Ajakso Ojlido punante?
Ŝi mem, Jupitran rapide el nuboj ĵetinte fajreron,
Ŝipojn dispelis, per ventoj senĉenaj renversis ondegojn,
Lin mortiĝantan, flamegojn blovantan el brusto borita,
Kaptis en akva turniĝo, kaj najlis sur akran ŝtonegon. 45
Kaj mi, potenca reĝino de dioj, Jupitra fratino
Kaj eĉ edzino, mi kontraŭ nacio, dum tiom da jaroj,
Sola batalas! Kaj kiu nun nomon amegos Junonan?
Aŭ sur altaron, preĝante, honoran alportos oferon ? »
Tiun pensadon en koro flamanta volvante, diino 50
En Eolujon alkuras, patrujon de ventoj. Ĉi tie
Loĝas Aŭsteroj koleraj; kaj tie, en larĝa kaverno,
Reĝo Eolo plorantajn ventegojn kaj sonajn blovegojn
Dresas potence, kaj ilin ligitajn en kavon enfermas.
Ili, indigne muĝantaj, montegon bruege tremigas 55
Ĉirkaŭ bariloj. Sur alta ŝtonego ripozas Eolo,