445Ĝi sur ŝtonegoj krampiĝas kaj branĉojn altigas al astroj,
dum al Tartaro ĝi same sennombrajn direktas radikojn:
tiel ĉi tie kaj tie heroon atakas plendadoj:
koron senteman en brusto traboras ĉagreno; sed tamen
restas senmova animo, dum vanaj fluadas larmegoj.
450Tiam, fatale venkita, pereon alvokas mizera
Dido; ĉar sunon ĉielan fundkore ŝi tute malamas:
lumon ŝi volas forlasi; kaj ĉio fortigas projekton.
Iam ŝi vidis, dum metis donacojn ŝi apud altarojn
bonodorfumajn, - rakonto terura! - ke akvoj fariĝis
455nigraj, ke vino verŝita ŝanĝiĝis en sangon malpuran;
ŝi al neniu, eĉ al la fratino, konigis vidaĵon.
Plie ŝi iris en templon marmoran de edzo malnova,
kiun ŝi zorge konservis memore, kaj pie honoris,
ĝin ornamante per lanaj rubandoj kaj sanktaj girlandoj.
460Tie ŝi kredis de edzo ekaŭdi parolojn, kaj voĉon
ŝin alvokantan; dum nokto kamparon okupis malluman.
Ofte sur turoj de strigo solema ŝi krion funebran aŭdis,
kaj voĉon plorantan de birdo ĝemade blekanta.
Fine de multaj divenoj ŝin, kiel timindaj avertoj,
465antaŭdiradoj malnovaj tremigas. En sonĝoj, frenezan
ŝin persekutas kruela Eneo; li ĉiam ŝin lasas
sola; ŝi ĉiam imagas ke longan, sen ia kunulo,
vojon ŝi iras, kaj serĉas Tiranojn sur lando dezerta.
Tiel do Pento freneza anaron de Eumenidoj
470vidas, dum sunoj duopaj aperas kaj Tebo duobla;
tiel Oreste Agamemnonido, teatre famega,
kiam patrino, armata de torĉoj kaj nigraj serpentoj,
lin persekutas, dum sidas sur sojlo venĝemaj Furioj.
Tiam ŝi malesperanta, freneza, dolore venkita,
475morti decidas, rimedon kaj bonan trovinte momenton.
Ŝi al fratino malĝoja parolas: sur sia vizaĝo
zorge ŝi kaŝas projekton, kaj frunton espere briligas:
«Vojon mi trovis, fratino, - fratino, min bone gratulu! -
kiu lin al mi redonos, aŭ min liberigos el amo.
480Ĉe Oceano kaj suna kuŝejo troviĝas kamparo
Etiopuja, la lasta marbordo; kaj Atlo grandega
tie sur ŝultroj subtenas ĉielon kaj brilan astraron.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/80
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita