Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/81

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie, laŭ diro, ekzistas pastrino de gento Masila.
Ŝi, Hesperidan preĝejon gardante, disdonas al drako
485ĝian manĝaĵon, kaj zorgas branĉaron de arbo sanktega,
dormodonantan verŝante papavon kaj dolĉan mielon.
Ŝi per kantadoj promesas ke koroj fariĝos kvietaj,
kiam ŝi volas, aŭ donas kontraŭe malmolan ĉagrenon,
ondojn haltigas riverajn kaj astrojn irigas returnen;
490noktajn ŝi Ombrojn alvokas: sub ŝiaj piedoj vi vidos
teron muĝantan; kaj malsupreniros el monto fraksenoj.
Kara, mi prenas ateste diaĵojn, kaj vian, fratino,
kapon dolĉegan, mi artojn magiajn ne uzas volonte.
Vi do sekrete ŝtiparon farigu, en domo interna,
495liberaere, kaj sur ĝin armilojn, en ĉambro lasitajn
de li malpia, surmetu, kaj vestojn, kaj liton geedzan,
kie min amo mortigis: ĉar ĉiun detrui objekton
de pereiga Eneo konsilas kaj volas pastrino».
Tiel ŝi diris: samtempe paleco vizaĝon okupas.
500Anjo ne pensas ke Dido, per novaj sanktaĵoj, mortiĝon
sian preparas; ĉar tian malsaĝon ŝi kredi ne povas,
ion pli gravan ol morton Sikean neniel timante.
Ŝi do plenumas ordonon.
Tamen reĝino, ŝtiparon farinte, en domo interna,
505grandan kaj liberaeran per pinoj kaj kverkoj plektitaj,
lokon funebran ornamas kaj kronas per verdaj girlandoj;
poste sur liton ŝi veston, portreton kaj glavon lasitan
metas, ĉar ŝi, malfeliĉa, kruelan tro konas estonton.
Staras ĉirkaŭe altaroj: kun haroj falantaj, pastrino
510vokas kriante tricenton da dioj, Erebon, Ĥaoson,
poste trioblan Hekaton kaj virgan Dianon trifruntan:
ondon samtempe ŝi verŝas, al fonto Averna similan,
serĉas kaj tranĉas per kupraj falĉiloj, sub luno brilanta,
herbojn hasplenajn kaj lakte gutantajn de nigra veneno,
515fine elŝiras amaknon el frunto de ido ĉevala,
kaj de patrino ĝin kaptas.
Apud altaro nun Dido farunon en mano purega
tenas, kun unu piedo sen ŝuo, kun vesto sen ligo;
kaj ŝi mortonta ateste diaĵojn alvokas kaj astrojn,
520kiuj ŝin vidas: se iu diaĵo protektas amantojn