kiuj ne estas amataj, justecon ŝi petas kaj venĝon.
Nokto fariĝis; kaj korpojn lacetajn kvieta dormado
teren kuŝigis: arbaroj ripozis kaj ondoj ventegaj;
astroj ĉiele turnantaj troviĝis en mezo de kuro.
525Ĉio en lando silentis, brutaroj kaj birdoj koloraj.
Tiuj, ĉe lagoj fluidaj, kaj tiuj, ĉe kampaj arbetoj,
kiuj loĝadas, pro dormo kuŝantaj sub nokto silenta,
tutajn laborojn pelinte, de koro forgesis ĉagrenojn.
Sed malfeliĉan reĝinon neniam okupas dormado;
530ŝi per okuloj kaj brusto neniel akceptas, ripozon
noktan: pliiĝas doloroj, kaj amo ŝin vekas kruela.
Ree, dum naĝas animo en granda turniĝo kolera,
tiel ŝi pensas, kaj tiun en koro deziron agitas:
«Kion ve! fari? Ĉu mi de unuaj fianĉoj toleros
535mokon, denove Nomadan per preĝoj petante edziĝon?
Tiujn ĉi edzojn ve! miaj rifuzoj tro ofte malŝatis.
Ĉu mi Ilian ŝiparon kaj volojn Trojanajn humile
sekvos? Pri helpo donita mi certe tre ĝojas; ĉar ili
rememorigos pro servo malnova kaj estos dankemaj.
540Sed se mi tion dezirus, ĉu ili bonvolus en ŝipoj
malamegitan akcepti virinon? Ĉu vi, malfeliĉa,
genton ne konas de Laomedidoj, perfide trompeman?
Tiam do, kion? Ĉu sola fierajn mi sekvos maristojn?
Ĉu do kontraŭe, helpata de miaj Tiranoj, mi ilin
545trapersekutos? Mi tien amikojn, el urbo Sidona,
pene kondukis, kaj ilin al maro mi ree redonus?
Ne! ĉar vi morton meritis, per fero forpelu doloron.
Kaŭzo unua de tiuj malbonoj vi estas, fratino;
ĉar vi, venkita de larmoj, al amo min ĵetis malsaĝan.
550Kial vidvine mi tiam ne povis sen krimo pasigi
vivon, al bestoj simila, nek tiujn suferi ĉagrenojn,
zorge promeson gardinte faritan al cindroj Sikeaj».
Tiun plendadon ŝi do malespere el brusto eligis.
Tamen Eneon, decide irontan, en ŝipo altega
555dormo okupis; ĉar estis aferoj jam pretaj por iro.
Sonĝe aperas diaĵa fantomo, kun sama vizaĝo,
kiu revenis, kaj ree ordonon tuj ekrenovigas.
Tute simila al dia Merkuro, li voĉon, koloron,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/82
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita