Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/83

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

harojn flavruĝajn prezentas, kaj membrojn junece belegajn.
560«Filo diina, en tiu momento ĉu dormi vi povas?
Ĉu do vi de ĉirkaŭantaj danĝeroj ne vidas minacon?
Ho malsaĝulo! Zefirojn favorajn ĉu vi do ne aŭdas?
Morti volante, ŝi ruzon preparas kaj krimon teruran.
Timu; ĉar naĝas animo en granda turniĝo kolera.
565Kial do vi ne forkuras, dum estas nun ebla forkuro?
Baldaŭ ĉar eble vi vidos, al ŝipoj sur maro naĝantaj,
torĉojn brulantajn de ĉie aliri kaj bordon lumigi,
se tro malfrue en tiu ĉi loko vin trovos Aŭroro.
Iru, rapidu: diversa kaj ĉiam ŝanĝema virino
570estas». Dirinte, diaĵo sin miksis al nokto nigreta.
Tiam Eneo, tremante pri tiu subita vidaĵo,
korpon el dormo eltiras, kaj poste riproĉas kunulojn:
«Viroj, vekiĝu rapide; sur bankojn sidiĝu, remistoj;
streĉu velaron; ĉar dio, sendita el alta ĉielo,
575min rapidigi forkuron kaj tordan ektranĉi ŝnuregon,
dua je fojo, komandas. Vin, kiu ajn estas, ni sekvos,
dio sanktega, kaj ĝoje ni vian obeos ordonon.
Venu, kaj estu favora, kaj astrojn en dekstra ĉielo
montru». Li diras kaj, glavon brilantan el ingo tirinte,
580ŝnuron li frapas, per fero rapida, kaj fine disrompas.
Sama fervoro okupas aliajn: preninte remilojn,
ĉiuj el bordo eliras: sub ŝipoj ŝaŭmiĝas akvaro:
maron turmentas maristoj kaj ondon sublevas lazuran.
Dume, por novan eklumon disverŝi sur teron, lasinte
585ruĝan kuŝejon Titonan, unua sin levis Aŭroro,
kiam reĝino, de alta videjo, blankiĝi ekvidis
lumon, kaj ŝipojn naĝantajn per veloj egale streĉitaj.
Kiam ŝi vidis malplenaj da ŝipoj havenon kaj bordon,
tri kaj kvarfoje per mano ŝi bruston ekfrapis belegan,
590flavan ŝirante hararon; «Ho granda Jupitro, ŝi diris,
viro eliras; kaj mokis fremdulo je mia potenco.
Ĉu mi ne uzos armilojn? Ĉu ilin ne sekvos Kartago
tuta? Ĉu ŝipoj Tiranaj ne lasos havenon? Nu! iru;
flamojn rapide alportu; remilojn puŝegu; kaj streĉu
595velojn. Sed, kion mi diras? sed, kie mi estas? sed, kia
koron tremigas frenezo? Nun agoj vin tuŝas malpiaj,