Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/85

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

635diru: ŝi korpon rapide purigu en ondo rivera,
kaj ŝi brutaron kaj piajn oferojn ĉi tien konduku;
poste ŝi venu. Vi, frunton ĉirkaŭu per sanktaj rubandoj:
jam preparitan laŭ rito al Stiksa Jupitro mi sanktan
fini deziras oferon, por tiel forpeli ĉagrenon,
640kapon Dardanan ĵetinte en flamojn de ŝtipoj brulantaj».
Tiel ŝi diris: kaj zorge rapidas muljuna virino.
Tamen kolera, freneza pro sia projekto kruela,
Dido, kun sangaj okuloj rulantaj, kun vangoj tremantaj,
ruĝaj pro aknaj makuloj kaj palaj pro morto estonta,
645sojlon de domo interna transiras rapide, kaj, altan
suprenirante ŝtiparon je movo freneza, eltiras
glavon Dardanan, pro uzo alia amike donitan.
Poste, tuj kiam ŝi vestojn Iliajn kaj liton bonita
vidas, en larmoj kaj pensoj ŝi restas iome fiksata:
650kaj, kuŝiginte sur liton, ŝi lastajn ekdiras ĝemadojn:
«Dolĉaj restaĵoj, ĉar tion permesis Fataloj kaj dioj,
mian animon akceptu, kruelajn forpelu dolorojn.
Nun do mi vivis kaj estas finita fatala vojaĝo:
mia fantomo nun povos sub teron aliri glorege.
655Belan mi urbon starigis kaj miajn mi vidis muregojn.
Edzon mi venĝis, kaj fraton malhoman mi juste punegis,
kaj ve! mi estus feliĉa, tro certe feliĉa, se iam
malbenegata ŝiparo Dardana ne bordon ektuŝis».
Diris ŝi, liton per buŝo kisante: «Senvenĝe mi mortos!
660Tamen mi mortu; ĉar tiel ĉe Ombroj min plaĉas aliri.
Tiun bruladon kruela Trojano per siaj okuloj
trinkos el maro, kaj mian mortiĝon kunportos memore.
Tiel ŝi diris: kaj ŝin kunulinoj ankoraŭ ĝemantan
vidas falantan sub fero; dum glavo, el manoj mortantaj,
665ruĝa de sango, foriras. En alta domego bruiĝas
krioj; kaj famo sciigon kunportas tra urbo tremanta.
Ĉie larmegoj, ĝemadoj virinaj, plendadoj, aŭdataj
estas en domoj; kaj vasta ĉielo pro krioj resonas.
Ŝajnas ke Tiro antikva, ke tuta Kartago elfalas,
670de malamikoj sennombraj premita, dum flamoj frenezaj
diajn kaj homajn bruligas tegmentojn en kuro rapida.
Tion aŭdante, fratino alkuras, terure tremanta,