Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/86

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pala, vizaĝon ŝirante per ungoj kaj bruston per pugnoj,
fendas senmovan anaron kaj vokas per nomo mortantan:
675«Estas do vere, fratino; per ruzoj min trompi vi volis:
tiun mortiĝon preparis altaroj, ŝtiparo kaj fajroj.
Kial unue mi plendus pro laso? Fratinon kunulan
ĉu vi mortanta malŝatis? De sama Fatalo vokitajn,
fero nin ambaŭ samtempe mortigis per sama doloro.
680Tiun ŝtiparon ĉu manoj kunstruis; ĉu diojn patrujajn
preĝoj alvokis, por ke vin, kruela, mi trovu malvivan?
Kun vi, fratino, vi frapis popolon kaj patrojn Sidonajn,
kaj min, kaj urbon mem vian. Nun donu; kaj ondo klarega
vundon purigu, por ke, se vegetos malforta bloveto,
685buŝo ĝin spiru». Ŝi, tiel dirinte, ŝtiparon ekrampis,
kisis sur brusto mortantan fratinon, kun multa ĝemado,
ŝin revarmigis, kaj viŝis per vesto sangaĵon nigretan.
Ree, pezegajn okulojn sublevi penante, reĝino
falas; kaj sango eliras siblante el vundo profunda:
690sin apogante sur brakon, trifoje ŝi penis sin levi;
kaj ŝi trifoje sur liton refalis: okuloj vagantaj
lumon ekserĉis ĉielan; kaj ŝi, ĝin trovinte, ĝemadis.
Tamen Junono la ĉiopotenca pri longa doloro
kaj malfacila pereo kompatis, kaj sendis Irison,
695por ke ŝi tiun animon disigu el korpaj ligiloj.
Estis ĉar tiu pereo nek puno nek sorta dekreto,
sed antaŭtempa mortiĝo, kaŭzita de frapo subita,
ne Proserpino ankoraŭ tiregis el frunto flavruĝan
haron, nek kapon al Stiksa reganto ofere dediĉis.
700Tiam Iriso, fluginte tra spacoj per ruĝaj flugiloj,
kaj mil kolorojn diversajn el suno kontraŭa tirinte,
malsupreniras, kaj staras sur kapo: «Mi tiun al Dito
sanktan oferon alportas, kaj vin liberigas el korpo».
Tiel dirinte, per mano ŝi haron ektranĉas: subite
705varmo el korpo eliras, kaj vivo forflugas en venton.