Dume Eneo, en mezo de maro, sur ŝipoj, iradon
certan daŭrigis, kaj tranĉis ondaron per vento ŝvelantan,
murojn vidante en kiuj jam brilis flamegoj de Dido
malfeliĉega. Sed kion signifas ĉi tiu brulado?
5Oni ne scias. Ĉar granda amego rompita doloras
insultegitan virinon, kaj agojn instigas malsaĝajn.
Premas pro tio fundkore Trojanojn sentaĵo malgaja.
Kiam maralton aliris ŝiparo, kaj kiam neniu
tero aperis, sed ĉie ĉielo kaj ĉie ondaro,
10tiam vualo el nuboj nigregaj sur kapoj densiĝas,
nokton kaj vintron portante: kaj ondo malluma bolegas.
Kaj Palinuro ŝipestro ekkrias, sur alta ferdeko:
«Kial do tiom da nuboj ĉielon ekzonas malluman?
Kion vi, Patro Neptuno, preparas?». Li, tiel dirinte,
15velojn ordonas mallevi kaj preni kuraĝe remilojn,
poste velstangon al vento klinigas, kaj tiel parolas:
«Granda Eneo, eĉ se gin Jupitro promesus, mi nune
bordon Italan, sub tia ĉielo, ne trafi esperus.
Ventoj ŝanĝitaj tro premas ŝipflankon, kaj de okcidento
20nigra alkuras, dum alta aero densiĝas en nuboj.
Kontraŭ ventego batali, kaj plie daŭrigi iradon,
ŝajnas neeble: ĉar estas Fatalo pli forta, ĝin sekvu;
kien ĝi vokas ni vojon direktu. De frato Erikso
kuŝas proksime fidinda marbordo kaj rodoj Sicilaj:
25tion mi kredas, se astrajn movadojn mi bone observis».
Tiam do pia Eneo: «De longe nin ventoj komandas
certe, kaj kontraŭ ventego mi vidas vin vane batali.
Flanken direktu velaron. Ĉu estas kamparo pli kara,
kien mi ŝipojn lacegajn pli bone konduki deziras,
30ol regiono Dardana de reĝo amika Acesto,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/87
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
KANTO KVINA