Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/89

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iuj, en pugnoj fidante, malmolan pliamas boksarton,
70ĉiuj alkuru: vi venkajn donacojn premie ricevos.
Ĉiuj atente silentu; kaj fruntojn ekzonu verdaĵe».
Tion dirinte, li kapon vualas per mirto patrina:
tion imitas Helimo kaj reĝo maljuna Acesto,
poste junaĝa Askano, kaj fine ceteraj junuloj.
75Tiam Eneo, el loko kunvena, kun miloj da anoj,
al altaĵeto aliras, sekvata de granda anaro,
tie du vinajn kalikojn senakvajn, laŭ rito de Bako,
verŝas sur teron, kaj tiom da lakto kaj tiom da sango,
florojn purpurajn disĵetas, kaj fine ti tiel parolas:
80«Sankta naskinto, saluton denove, saluton, ho cindroj
vane al mi redonitaj, fantomo kaj patra animo.
Limon Italan, kaj kampon Aŭzonan, kaj, kiu ajn estas,
Tibron, ve! al mi ne dioj permesis kun patro serĉadi».
Tiel li diris: subite, veninte el tombo profunda,
85granda serpento sep ringojn longigas kaj volvas sep tordojn.
Ĝi altaĵeton ĝentile ĉirkaŭas kaj trafas altaron.
Dorso aperas lazure kolora, dum vostaj makuloj
ore brilegas, similaj al arko ĉiela en nuboj,
kiu de suno kontraŭa diversajn eltiras kolorojn.
90Tion vidinte, stariĝis Eneo: sed, longa per tordo,
inter kalikoj kaj vazoj brilantaj aliras serpento,
poste manĝaĵon gustumas, kaj, neofendema, denove
en altaĵeton reiras, manĝitajn lasinte altarojn.
Li komencitan al patro oferon plenumi deziras;
95ĉar li ne scias, ĉu estas Genio de loko, ĉu eble
patra sendito: li buĉas laŭ rito kvin idojn ŝafinajn,
tiom da porkoj kaj tiom da nigraj je dorso bovidoj.
Vinon li verŝas el sanktaj kalikoj, de granda Anĥizo
vokas animon kaj Manojn lasintajn riveron Akeran.
100Poste kunuloj rapidas, kaj ĉiu, laŭ sia riĉeco,
donojn alportas, altaron plenigas kaj buĉas bovidojn.
Zorge kupraĵojn aliaj ordigas, kaj super karbaĵoj
metas pikilojn, por rosti viandon, sur herbo kuŝante.
Tago alvenis la tre atendita: Faetaj ĉevaloj
105naŭan Aŭroron jam traveturigis tra lumo brilega.
Famo kaj nomo de glora Acesto najbarojn allogis.