Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/9

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sceptron tenante. Li korojn kvietaj, kolerojn trankvilaj
igas : sen tio, tuj maron, kaj teron, kaj larĝan ĉielon
ventoj forportus rapide, kaj ilin tra spacoj balaus.
60Tion timante do, Patro la ĉiopotenca, en nigrajn
ilin enfermis kavernojn, sur ilin montegan masegon
pezan surmetis, kaj donis reganton, kun firma kontrakto,
kiu ordone aŭ premas aŭ ĉenojn kontraŭe ellasas.

Tiel parolis potenca Junono, petanta dieton :
65"Al vi, Eolo, la Patro de dioj kaj Reĝo de homoj
ondojn permesis renversi, kaj fari ventegojn kvietaj.
Malamegita nacio sur maro veturas Tirena,
Al Italujo Iliajn Penatojn portanta venkitajn.
Ventajn ekscitu kolerojn, kaj ŝipojn englutu dronintajn ;
70tiujn dispelu Trojanojn, kaj ilin disĵetu tra maro.
Apud mi estas du sepoj da nimfoj, je korpo belegaj :
Deiopeon, pro skulptaj formaĵoj pli belan ol ĉiuj,
mi al vi ligos per certa edziĝo, kaj donos proprece,
por ke ŝi, tiu de servo premio, dum jaroj sennombraj,
75 kun vi kuniĝu, kaj faru vin patro de bela idaro."
  
Tiam Eolo respondis. « Vi sola, reĝino, pripensi
povas laboron ; mi devas nur vian ordonon obei.
Vi al mi tiun potencon, kaj sceptron, kaj amon Jupitran
donis ; dank’al vi, al diaj festenoj kuŝiĝi mi povas,
80plie komandi ventegojn, kaj nubojn potence."

Tion dirinte, per rando de lanco li montan kavernon
frapas al flanko ; kaj ventoj, tuj kiam li pordon malfermas,
kiel amaso densega, rapidas, kaj teron balaas.
Maron turnakvoj renversas ĝis ĝiaj plej kavaj profundoj.
85Eŭro, kaj Noto, kaj fine Afriko, la patro ventega,
Kune alflugas, kaj bordojn skuadas per ondoj larĝegaj.
Bruas samtempe sibladoj ŝnuregaj kaj viraj kriegoj.
Antaŭ okuloj Trojanaj, ĉielon kaj lumon subite
Nuboj ekkaŝas, kaj nokton nigregan, disverŝas sur maron.
90Tondras polusoj, kaj brilas aero je fulmoj multegaj.
Ĉio al viroj vidaĵon prezentas minace mortigan.

Kuras subite tra membrojn Eneajn glacia teruro.
Li do, ĝemante, kaj manojn al astroj levante tremantajn,
tiujn ekdiras parolojn. "Trifoje, kvarfoje feliĉaj,